Salti al enhavo

Oftaj trompoj per sociaj komunikiloj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Trompo okazas, kiam krimulo konvinkas homon transdoni monon aŭ konfidencajn informojn, kiel personajn detalojn, banko-kontajn numerojn aŭ pasvortojn. Trompado ne estas nova afero; homoj trompas unu la alian de miloj da jaroj. Interreto nur faciligas tion.

Sociaj komunikiloj estas mirinda kreaĵo. Ili permesas al ni kontakti homojn el la tuta mondo. Ni povas trovi homojn, kiuj havas samajn interesojn kiel ni, kaj estas facile resti en kontakto kun familianoj kaj geamikoj. Tamen sociaj komunikiloj ankaŭ donas al krimuloj facilan manieron por trovi viktimojn. Se vi uzas tiajn retejojn, sendube vi mem aŭ unu el viaj konatoj iam estis la celo de trompo.

Jen kelkaj oftaj trompoj: 

1.    Am-trompoj. Nekonato sendas al la viktimo peton pri amikiĝo. Komenciĝas  amindumado kaj poste la homo petas monon. Unue, la trompisto petas malgrandan monsumon kaj repagas ĝin. Fine, venas peto pri multe pli granda monsumo. La pli granda sumo, kompreneble, neniam estos repagita.

2.    Ŝtelado de personaj informoj. Trompisto prezentas sin kiel medicinan esploriston, aŭ kiel oficiston el registara oficejo aŭ banko, aŭ de bonfara organizaĵo. La trompisto konvinkas la viktimon transdoni multajn personajn informojn kaj eĉ sendi monon.

3.    Reklamoj. Trompisto kreas vendejan paĝon, kiu aspektas tre simila al tiu de reala vendejo. La viktimo alklakas reklamon kaj mendas iun varon, sed la varo neniam estos liverita. La trompisto ŝtelas ties monon KAJ informojn pri ties kreditkarto.

4.    Labor-trompoj. Trompisto promesas al la viktimo tre bone pagatan laboron. Antaŭ ol eklabori, la viktimo devas pagi sumon por ricevi trejnadon aŭ materialojn.

5.    Kreado de falsa konto. Ŝtelistoj uzas informojn kaj bildojn el ies profilo en socia retejo por krei falsan konton. Ili tiam kontaktas ties geamikojn. Eble ili ŝajnigas, ke ili bezonas monon. Aŭ ili afiŝas filmeton, kiu enhavas viruson. Aŭ ili anoncas bonegan ŝancon pri investo. Ili faras ĉion ajn por ke la geamikoj de la viktimo sendu monon, donu personajn informojn, aŭ elŝutu virusojn.  

Estas pluraj aferoj, kiujn vi povas fari, por aktive protekti vin:

1.    Faru fortan pasvorton kaj neniam uzu la saman pasvorton ĉe du malsamaj retejoj.

2.    Informu kaj avertu. Se vi konstatas, ke iu duobligis vian konton ĉe socia retejo, avertu viajn geamikojn kaj informu la retejon.

3.    Neniam aĉetu varon alklakante reklamon ĉe socia retejo. Serĉu mem la firmaon aŭ la varon en Interreto.

4.    Se vi ne sukcesas eniri vian konton, alklaku FORGESIS PASVORTON. Tiel vi ricevos retmesaĝon por restarigi la pasvorton. Se trompisto havas aliron al via konto, tiu homo estos blokita. Se la trompisto jam ŝanĝis viajn informojn, vi scios tion, ĉar vi ne ricevos la mesaĝon pri restarigo de la pasvorto.

5.    Atentu pri amikiĝ-petoj de nekonatoj. Se vi ricevos amikiĝpeton de tute nekonata homo, zorge pripensu. Ĉu vi havas komunajn geamikojn? Ĉu vi estas membroj de la sama grupo? Kial tiu homo volas amikiĝi kun vi? 

6.    Se vi ricevos helpopeton de amiko, kontaktu la amikon alimaniere por certiĝi, ke la mesaĝo vere venis de tiu homo.

7.    Ne donu tro da informoj en via profilo. Ne donu al krimuloj la informojn, kiujn ili bezonas por prezenti sin kvazaŭ estus vi. 

Memoru: se iu propono ŝajnas nekredeble bona – ne kredu ĝin.

Myrtis Smith
 

  • Ŝati 4
  • Ami 2
  • Dankon 2

Myrtis Smith estas usona esperantistino, inĝeniera instruisto tage kaj aspiranta artisto nokte. Ŝiaj ŝatokupoj inkluzivas verkadon, dancadon, kudradon, marŝadon kaj, kompreneble, Esperanton. Ŝi estas regula kontribuanto al uea.facila.


  • amindumo: montrado per sia amema ag-maniero, ke oni trovas alian homon aminda.
  • averti: informi pri estonta danĝero.
  • falsa: malvera.
  • firmao: asocio kun komerca celo.
  • investo: verŝado de mono al iu komerca projekto, kun la espero poste rericevi pli da mono ol oni elspezis komence.
  • konfidenco: informo, kiun oni sciigas nur al malmultaj elektitaj personoj, ĉar oni ne deziras publikigi ĝin.
  • konstati: ekscii, eltrovi, aŭ rimarki ion kiel fakton aŭ kiel gravan informon.
  • konto: (en banko) aparta enskribiĝo de ĉiu persono aŭ organizaĵo, kiu posedas monon ĉe iu banko, kun informoj pri ties pagoj, spezoj, pruntoj kaj simile; (en komputado) la persona enskribiĝo de ĉiu unuopa uzanto en komputilo aŭ retejo, normale atingebla per uzanto-nomo kaj pasvorto. 
  • krimulo: homo, kiu faras gravajn kontraŭ-leĝajn agojn.
  • liveri: havigi aĉetitan objekton al la aĉetinto; alporti menditan aĵon aŭ poŝtaĵon.
  • medicino: scienco pri sano, malsano kaj kuracado.
  • profilo: sinprezento, preferoj kaj aliaj personaj informoj, kiujn uzanto aperigas publike aŭ kaŝe en iu retejo.
  • protekti: defendi kontraŭ danĝeroj.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • trejnado: instruado kaj ekzercado por konduki al dezirata nivelo de kapablo.
  • trompo: intenca provo konvinki iun kredi malveraĵon aŭ fari malkonsilindan agon.
  • varo: vendata aŭ vendota objekto.
  • viktimo: persono suferanta aŭ mortinta pro iu okazaĵo.
  • viruso: (en komputado) danĝera programeto, kiu eniras komputilon sen la scio de la posedanto, multobligas kaj disvastigas sin, kun la celo ŝteli informojn aŭ malhelpi la normalan funkciadon de la komputilo.


 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Koran dankon pro ĉi tiu afiŝo!

Estus bonege eduki ĉiujn pri ĉi tiaj trompoj. Eble se neniu kredus ilin, ili simple ĉesus ekzisti.  

La plej ridinda trompa mesaĝo kiun mi ricevis diris ion similan al "Lastatempe trompaj mesaĝoj ege multiĝis. Alklaku la sekvan ligilon por eviti la problemon."...
Do trompistoj komencis uzi eĉ la konadon pri trompoj por trompi... 😃

Cetere lastatempe ekekzistas eĉ Esperantaj trompoj. Jen ligilo se iu ankoraŭ ne legis pri tio: 

 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.