Salti al enhavo

Mirindaj premioj ĉe la 4-a Usona Bona Film-Festivalo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Alekso Miller.

Dum la printempo de 2021, Esperanto-USA (la usona nacia Esperanto-asocio) komencis okazigi film-festivalojn. Laŭ Alekso Miller, kiu fondis la festivalon: “La estraro de Esperanto-USA volas kreskigi la komunumon de filmfarantoj en Esperantujo. La film-festivalo donas al homoj tra la mondo bonan okazon por prezenti siajn rakontojn.”

Dum la unuaj tri film-festivaloj, partoprenantoj kreis pli ol 70 mallongajn filmojn en Esperanto. Oni povas trovi kaj spekti la filmojn en la Jutubo-kanalo de Esperanto-USA. Miller diras, “Ni ricevis multajn belajn filmojn el pluraj landoj, kaj ni esperas prezenti pli ol cent originalajn filmojn en Esperanto en nia kanalo antaŭ la fino de 2022.”

La 4a Usona Bona Film-Festivalo komenciĝis en julio 2022 dum NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro). Esperanto-USA invitas vin partopreni en la projekto. Laŭ Emily Pietro (la gajninto de la lasta festivalo) “Partopreni en la filmfestivalo estis unu el la plej agrablaj spertoj, kiujn mi iam ajn havis kiel faranto de filmoj.”

Ĉiuj ĝenroj estas bonvenaj, sed ĉiu filmo devas esti tute en Esperanto, malpli ol kvin minutojn longa, kun almenaŭ dek aŭdeblaj Esperanto-vortoj. Krome, en ĉiu filmo devas iam esti videbla libro (papera, ne bita). Ne necesas eĉ diri ion pri la libro dum la filmo; gravas nur, ke ĝi estu videbla. La celo estas helpi lernantojn ekzerci sin pri aŭskultado, do oni aldonos la subtekstojn poste. La filmoj estu kompreneblaj por ĉiuj, kiuj parolas Esperanton.

Laŭ Miller, pro nova financa subteno de la fondaĵo Esperantic Studies Foundation kaj de kelkaj malavaraj mecenatoj, la ĉi-jaraj premioj estas duoble pli grandaj ol pasintjare.

Premioj (en usonaj dolaroj) :
•    Unua – $600
•    Dua – $400
•    Tria – $300
•    Kvara ĝis deka: po $100
•    La elekto de la spektantaro – $100

La limdato por kontribuoj estas la 5-a de oktobro 2022. Por pli da informo, vidu la regulojn ĉi tie kaj spektu ankaŭ la filmeton!

  • Ŝati 3
  • Dankon 1

  • bita: cifereca formo de skriba, sona, aŭ filmita dokumento, uzebla en komputiloj kaj simile. 
  • bon-vena: akceptata kun kora kontenteco.
  • dolaro: mon-unuo $ en Usono, Kanado, Aŭstralia kaj kelkaj aliaj landoj.

559893783_Dolaropx..jpg.9a1be663c98fdc8505c96c5d0cb9b8c7.jpg

  • estraro: la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo.
  • festivalo: granda festa kunveno, ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
  • financa: rilata al monaj rimedoj de organizaĵo aŭ de homo, aŭ al la stato de la enspezoj kaj elspezoj.
  • fondaĵo: organizaĵo kreita kun apartaj celoj, kiu disdonas monon al homoj aŭ organizaĵoj por helpi projektojn, kiuj realigas la celojn de la fondaĵo.  
  • ĝenro: kategorio de verkoj, ekzemple poezio, teatraĵo, romano, sed ankaŭ ridiga, malgaja, terura kaj simile.
  • Jutubo (YouTube): populara retejo por alŝuto kaj rigardado de filmetoj.
  • kanalo: la vojo por dissendi la programojn de difinita radia, televida, aŭ reta organizaĵo.
  • malavara: tre preta doni monon kaj aliajn valoraĵojn.
  • mecenato: riĉa homo, kiu donas mon-helpon al arta, literatura, scienca aŭ alia kultura agado. 
  • parto-prenanto: unu el la homoj, kiu ĉeestas en iu aranĝo.
  • spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
  • sub-teno: helpo al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Unue: la adreso, kien sendi filmon?

Due: se la filmo dauxras 8 minutojn, enhavas multajn Esperantajn vortojn, sed, ho ve, ne montras libron, cxar havas tute alian temon --- cxu gxi estas akceptebla? 

Dankon pro la respondo:-)

Ligo al komento
share_externally

Saluton, Sakuntala. Mi estas la Alekso de la artikolo. La plenaj reguloj kaj instrukcio estas en la retpaĝo de Esperanto-USA. Se mi afiŝus nur la retadreson ĉi tie, oni ne sekvus la aliajn regulojn por ĝuste sendi ĉion. Jes, oni povus sendi filmon tro longan aŭ sen libro kaj ni verŝajne prezentus ĝin, sed la ĵurianoj forprenus multe da poentoj do ĝi verŝajne ne gajnus premion. La kialo por la rekvizito estas ke ĉiuj kreu novan freŝan filmon por ĉiu festivalo anstataŭ filmon kiun oni jam longe prilaboris kaj planis. La fama 48-hora film-festivalo en usono postulas ne nur specifan rekviziton sed ankaŭ frazon kaj rolulon kaj ĝenron. Se iu ne kapablas fari interesan 5-minutan filmon, mi ne volas spekti ties 10-minutan filmon.

Ligo al komento
share_externally

Saluton, Aleks! 

La filmo dauxras 8 minutojn, estas longe prilaborita kaj planita, havas ne unu, sed multajn frazojn, sed ne havas rolulon. Gxenron gxi havas: estas dokumenta prinatura filmo pri birdoj, fisxoj ktp. Do, gxi certe ne tauxgas por via festivalo, kaj mi ne sendos gxin. Dankon. 

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.