Salti al enhavo

Mesaĝo de UEA okaze de la Esperanto-tago
- amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Prepare al la Esperanto-tago, la 26-a de julio, UEA sendis la jenan mesaĝon al UN (Unuiĝintaj Nacioj): 

En 1887, L. L. Zamenhof publikigis la unuan libron pri Esperanto. Pro tio ni ĉiujare festas la 26-an de julio, la tagon de tiu eldono, kiel la naskiĝtagon de la internacia lingvo Esperanto. Zamenhof revis pri mondo kie la popoloj libere konatiĝu kaj komunikiĝu sur neŭtrala fundamento: "Terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas." Tamen, post 135 jaroj, kaj malgraŭ la laboro de Zamenhof, la muroj restas altaj kaj dikaj.

Malegaleco inter lingvoj estas unu el tiuj muroj. Lingvo estas ĉie en nia ĉiutaga vivo. Ĝi estas la plej grava ilo por homa interrilato, eĉ se ni ne kutime pensas pri tio. Pro tio, ni ankaŭ festas la Esperanto-tagon kiel la tagon de lingva justeco.

Nia asocio disvastigas kaj antaŭenigas Esperanton, ne nur ĉar ĝi estas taŭga ilo por internacia komunikado, sed ĉar ĝi alproksimigas nin en paco. Por ni, la spirito de Esperanto estas amikeco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiun spiriton ni kunligas kun la celoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

Lingva diverseco estas unu el la riĉaĵoj de la mondo. Pro tio ni aparte bonvenigas la Internacian Jardekon de Indiĝenaj Lingvoj, iniciatitan de UN kaj Unesko. La Jardeko estos la temo de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto, en Montrealo la 6-an ĝis la 13-an de aŭgusto 2022. Protektado kaj progresigo de indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj estas fundamenta por nia repaciĝo kun la Tero kaj ties mult-speciaj loĝantoj.

Per lastatempa rezolucio, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj denove emfazis la gravecon de multlingvismo kaj honorado de la lingvoj de la mondo. Ne sufiĉas instrukcii al la mondo per la grandaj lingvoj; necesas aŭskulti la voĉojn eĉ de la plej malgrandaj. Jen rolo por Esperanto, kiel ligilo inter ĉiuj mondaj lingvoj.

Nur la plej ampleksa dialogo inter ĉiuj popoloj de la mondo, per multlingvismo kaj per Esperanto, ebligos plenumi la Celojn por Daŭripova Evoluigo, renovigi multflankismon, kaj labori laŭ la vortoj de Zamenhof: “Rompu, rompu la murojn inter la popoloj.” En tiu senco ni konstruu pacon per homaj rajtoj kaj per evoluigo por ĉiuj, kaj ni tion faru en spirito de kunlaboro kaj amikeco.


UEA proponas al lokaj Esperanto-grupoj marki la tagon per loka agado. Ĝi ankaŭ petas la esperantistojn republikigi la supran mesaĝon en siaj lokaj kaj landaj gazetoj, Esperantaj kaj neesperantistaj, kaj ankaŭ plusendi ĝin al registaraj oficejoj kaj politikistoj. Anglalingva versio de la mesaĝo estas trovebla ĉi tie. Afiŝoj por informi pri la Esperanto-Tago 2022 estas haveblaj en multaj lingvoj.

Gazetara Komuniko de UEA 
n-ro 1047

  • Ami 1
  • Dankon 1

  • ampleksa: granda, vasta, entenanta multajn aferojn.
  • asembleo: grava kunveno de asocio aŭ alia organizaĵo, kie oni faras decidojn.
  • bon-venigi: akcepti ĵus alvenintan homon aŭ novan aferon en maniero afabla kaj kor-gajiga.
  • daŭripova: kapabla daŭri dum longa periodo; kapabla daŭri ĉar ĝi ne kaŭzas problemojn al la vivmedio.
  • dialogo: interparolado inter du aŭ pli da homoj, precipe en libro aŭ teatraĵo.
  • el-dono: ĉiuj kopioj de libro produktitaj samtempe kun precize sama enhavo. 
  • emfazi: doni apartan gravecon al io, parolante pri ĝi per pli forta voĉo, aŭ alimaniere donante al ĝi pli da atento.
  • fundamento: la bazo de konstruaĵo; la plej necesa parto, kiu subtenas la ceteron.
  • honori: trakti iun aferon kun granda respekto por publike montri ĝian gravecon al ĉiuj.
  • indiĝena: rilata al la praloĝantoj de iu loko; rilate al popolo, kies antaŭuloj jam loĝis en iu loko, longe antaŭ ol alvenis la postaj homoj por loĝi tie.
  • iniciati: esti la unua, kiu proponas aŭ faras ion.
  • n-ro: numero
  • plenumi: plene fari tion, kio necesas; efektivigi.
  • protekti: defendi kontraŭ danĝeroj.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • revi: imagi estontan realigon de tio, kion oni forte deziras.
  • rezolucio: anonco, kiun faras asocio aŭ kunveno, pri sia pozicio aŭ opinio pri iu demando.
  • rolo: la funkcio aŭ agado, kiun iu aŭ io devas plenumi.
  • specio: aparta klaso de plantoj aŭ bestoj.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio
  • Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
  • versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.