
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.
Ĉiumonate, 60 infanoj ricevas senpagan dorsosakon plenan de lerno-materialoj kaj lernejan uniformon, danke al bonfara organizaĵo, kiu funkcias per la helpo de Esperanto.
La infanoj loĝas en la urbo Goma, DRK (Demokratia Respubliko Kongo), ĉe la landlimo kun Ruando. Goma estas en la provinco Norda Kivuo. La du provincoj Norda kaj Suda Kivuo estas en danĝera milita situacio de pli ol unu jaro. La bankoj restas fermitaj kaj mankas polica servo por protekti la loĝantojn. La vivo estas tre malfacila.
Ekzistas tie malgranda loka bonfara organizaĵo kun la nomo Solidarité Bonne Volonté (Solidareca Bon-volo), sub la gvido de esperantisto Alphonse Waseka Kamango. Tiu organizaĵo nun estas en partnera aranĝo kun projekto en Aŭstralio: SchoolKits for Congo (Lerniloj por Kongo). La aŭstralia agado estas aŭspiciita de la nacia sekcio de internacia bonfara asocio Rotary (Rotario).
En Aŭstralio, la projekto Lerniloj por Kongo al-logas centojn da volontuloj, kiuj helpas subteni la infanojn en Kongo. Tion ili faras per volontula laboro ĉe sportaj aranĝoj en Aŭstralio, kie ili pakas ilarojn kaj disdonas akvon kaj medalojn.
Kontraŭ tiu laboro, la organizantoj de la sportaj aranĝoj donacas monon por helpi infanojn en Kongo. Ĉiu volontulo laboras sufiĉe por donaci al unu aŭ du infanoj dorsosakon kun lernomaterialoj.
La ricevita mono estas sendita al Kongo, kie ĝi estas uzata por aĉeti ŝtofojn kaj aliajn materialojn por kudrado de fortaj dorsosakoj kaj lernejaj vestaĵoj. Oni aĉetas ankaŭ lernejajn ilojn, ekzemple kajerojn, skribilojn, liniilojn kaj tiel plu. Krome oni pagas la membrojn de la kudro-teamo.
La kudroteamo konsistas el patrinoj de infanoj kies edukado estas financata jam de multaj jaroj per kunlaborado inter Solidareca Bonvolo kaj la aŭstralia projekto Mama Wimbi. En 2018 la aŭstralia asocio Lerniloj por Kongo decidis trejni la patrinojn pri kudrado, kaj la asocio SewAid International (Kudrohelpo Internacia) provizis ilin per bela laborejo en Goma kaj elektraj kudromaŝinoj. Du el tiuj estas grandaj industriaj maŝinoj, kiuj povas pritrakti la pezan ŝtofon necesan por kudri bonkvalitajn dorsosakojn.
Kiam la kudroteamo disdonas la lernejajn kompletojn en malriĉaj lernejoj kaj orfejoj, oni fotas la okazon por danki la aŭstraliajn volontulojn kaj sportajn asociojn, kiuj financis ilin. La organizantoj en Aŭstralio ofte ricevas belajn dankleterojn de siaj volontuloj, kiuj ĝojas pro tiu ŝanco subteni la infanojn en Kongo. Ili daŭre revenas por helpi plu.
Post nur kelkaj tagoj, la aŭstraliaj organizantoj de Lerniloj por Kongo komencos novan, sed longe planitan agadon. Bonfarantoj de la asocio Rotario en Honkongo sendos donace la materialojn por fari 1000 lernejajn kompletojn. Laŭplane, tio estonte okazos ĉiujare.
Post la alveno de tiu grandega donaco, la mono el Aŭstralio ne plu devos esti uzata por aĉeti ŝtofon kaj lernilojn. Oni uzos ĝin por pli bone pagi la kudroteamon, tiel ke la patrinoj povu mem subteni siajn familiojn per sia propra laboro.
Por vidi bildojn, bonvolu viziti la konton de SchoolKits for Congo ĉe Instagram.
Penny Vos
-
3
-
1
Penny Vos estas aŭstralia instruisto. Ŝi estas la verkinto de instruilo por unulingvaj instruistoj de bazlernejoj, Talking to the Whole Wide World. Per tiu instruilo anglalingvaj instruistoj povas samtempe lerni kaj instrui Esperanton. Nun ŝi laboras plentempe pri homhelpado, per Esperanto kaj la angla.
- aŭspicii: doni sian nomon kaj protekton al iu aranĝo, ekzemple al kunveno aŭ konkurso.
- bon-fara: faranta bonajn agojn por helpi homojn.
- demokratia: rilata al la sistemo de regado, laŭ kiu la tuta popolo elektas siajn politikistojn per voĉ-donado.
- estonte: en la tempo, kiu ankoraŭ ne okazis, sed venos post la nuna tempo.
- financi: havigi mon-rimedojn (por iu agado).
- ilaro: aro da iloj; kolekto da utilaj aĵoj.
- kompleto: kolekto de aĵoj, en kiu mankas nenio.
- liniilo: ilo, kutime el ligno, metalo, aŭ plasto, por desegni kaj mezuri rektajn liniojn.
- medalo: metala disketo el valora metalo prezentata kiel premio ĉe sporta aranĝo.
- orfejo: hejmo por infanoj, kies gepatroj jam mortis.
- partnera: kun-laboranta, kun-aganta en komerca afero aŭ alia projekto.
- protekti: defendi kontraŭ danĝeroj.
- provinco: regiono de lando aŭ ŝtato, kiu parte regas sin mem, kaj prizorgas mem siajn publikajn servojn.
- provizi: aranĝi, ke iu aŭ io ricevu iujn utilajn aŭ necesajn aferojn.
- respubliko: ŝtato, kies estro ne estas reĝo, sed homo elektita de la popolo.
- sekcio: parto de asocio, oficejo, laborejo, retejo aŭ simile.
- solidareco: helpema, spirita komuneco, eĉ en malfacila situacio.
- sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
- teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo; grupo de homoj, kiuj agas kune por plenumi iun taskon.
- trejni: instrui kaj ekzerci por konduki al dezirata nivelo de kapablo.
- uniformo: vesto portata de ĉiuj membroj de la sama grupo, ekzemple soldatoj, lernejanoj aŭ simile.
- volontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page.

Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.