
Latifou enmanigas premiojn al unu el la plej lertaj sukcesintoj.
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Ĝiacometto.
Infanoj Ĉirkaŭ Afriko estas esperantista ne-registara organizaĵo (NRO). Ĝi sukcesis ricevi rajtigon instrui Esperanton kiel laŭvolan fakon en mez-lernejoj en la regiono Mono en Benino. Ĝi ankaŭ organizas enkondukan trejnadon pri lego-kapablo en iuj beninaj naciaj lingvoj. La rajtigon donis la instanco, kiu zorgas pri edukado kaj lernejoj en tiu regiono.
La kursoj komenciĝis dum la lerneja jaro 2023-2024 ĉe la por-knabina lernejo en Lokossa, kaj la postan jaron aldoniĝis ŝtata mezlernejo en Lokossa, sudokcidente en Benino. La lernejanoj povis studi ne nur Esperanton, sed krome du naciajn lingvojn de Benino: la minan kaj la fonuan.
Premio-ceremonioj okazis en decembro 2025 ĉe la du lernejoj, gvidataj de reprezentantoj de la regiona direktoro pri edukado kaj metia trejnado. 88 gejunuloj ĉe la du lernejoj ricevis atestilon pri partopreno en la kursoj, kaj dudek el la plej lertaj lernantoj ricevis premiojn. La premioj estis kajeroj diversaj, skribiloj, krajonoj, matematikaj ilaroj kaj similaj. Oni ankaŭ disdonis kalendaretojn el la franca Esperanto-kastelo Greziljono, kaj diversajn Esperantaĵojn (ekzemple glumarkojn kaj revuojn) el la Interkultura Centro en la germana urbo Herzberg.
La lernejestro salutas la ĉeestantaron kaj prezentas la eventon. La premioj estas ekspoziciataj sur la apuda tablo.
La premio-ceremonio estis grava okazo por instigi la lernantojn, kaj ankaŭ por informi la multajn ĉeestantojn kaj la ĝeneralan publikon pri Esperanto.
Se vi deziras subteni la projekton, kaj por ricevi pliajn informojn, bonvolu kontakti nin ĉe:
GBADAMASSI Latifou
BP 302 Lokossa (Mono)
Respubliko Benino
Retadresoj: latifougbadamassi[ĉe]yahoo.fr kaj
infanojcxirkauxafriko[ĉe]gmail.com
Latifou Gbadamassi
-
1
-
2
Latifou Gbadamassi estas prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj. Li esperantistiĝis en 1989 kaj instruas Esperanton delonge en lerneja kaj universitata medioj. Latifou ĉeestis diversajn internaciajn Esperanto-aranĝojn ekster Afriko, kaj membras en la Komitato de UEA de multaj jaroj.
- al-doniĝi: esti metita kiel io plia al tio, kio jam troviĝas en grupo, loko, aŭ situacio.
- atestilo: dokumento por montri, ke oni partoprenis en kurso, sukcesis en ekzameno, aŭ simile.
- ceremonio: festo por speciala religia aŭ publika okazo.
- ĉe-estanto: homo, kiu estas tie en la loko, kie io okazas.
- direktoro: ĉefo de oficejo, laborejo, komerca organizaĵo, asocio aŭ simile.
- en-konduko: skriba aŭ parola prezento komence de libro, kurso aŭ simile, kiu kvazaŭ “kondukas” la leganton internen.
- glu-marko: bildeto, kiun eblas alfiksi al leteroj aŭ aliaj dokumentoj; virtuala bildeto fiksebla al retaj aŭ telefon-mesaĝoj por altiri atenton aŭ esprimi opinion pri la mesaĝo.
- instanco: grava organizaĵo posedanta juĝan aŭ decidan povon.
- instigi: aktive premi iun, por ke tiu homo faru iun agon.
- kastelo: granda konstruaĵo defendebla kontraŭ atakoj per altaj, dikaj muroj; granda konstruaĵo, kie loĝas reĝo aŭ alia grava persono.
Wikipedia / WyrdLight.com CC BY-SA 3.0
- matematika ilaro: aro de la iloj necesaj por fari kalkulojn pri nombroj kaj formoj.
- metio: manlabora profesio.
- ne-registara organizaĵo: organizaĵo, kiu ne apartenas al la ŝtato kaj ties regantoj, sed ricevas sian monon de alia fonto.
- parto-preno: ĉe-estado aŭ kunfarado en iu komuna aranĝo.
- reprezentanto: homo parolanta aŭ aganta nome de iu alia homo, hom-grupo, asocio aŭ organizaĵo.
- sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
-
trejnado: instruado kaj ekzercado por konduki al dezirata nivelo de kapablo.

Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.