Salti al enhavo

La domego de la Eta Princo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Kris Kezer.

La plej tradukita libro en la mondo estas la Biblio. Kaj ĉu vi scias, kiu estas la due plej tradukita libro? Tio estas La eta princo (originala franca titolo: Le Petit Prince)  verkita de Antoine de Saint-Exupéry en 1943 kaj tradukita en Esperanton kaj en pli ol tricent sesdek aliajn lingvojn. Ĝi estas ankaŭ la plej vendita libro kun ĉirkaŭ 145 milionoj da ekzempleroj (nur 12 milionoj en Francio).

Pierre Delaire esperantigis la libreton en 1961; en 1984, François Lorrain kaj grupo de kvin homoj el kvin malsamaj landoj kontrol-legis ĝin. Post vendo de ĉiuj ekzempleroj de la eldono de 2010, La eta princo estis denove reeldonita en 2018. Ĝi ankaŭ estas legebla rete.

700504235_Laetaprinco.thumb.jpg.754e5d4873a6a9593c313780e5bd90cc.jpg

En sia romano Terre des Hommes [Tero de Homoj] en 1939, la verkisto Saint-Exupéry memoras sian infanaĝan domon en la vilaĝo Saint-Maurice-de-Rémens, en la orienta centra parto de Francio (malpli ol 100 km de Svislando). Li kaj lia familio ne loĝis en simpla domo, sed en domego konstruita en la 18-a jarcento.

En 2009 la vilaĝo aĉetis tiun domon, sed mankis mono por prizorgi ĝin aŭ por fari el ĝi muzeon. La vilaĝo enhavis nur 750 loĝantojn, kiuj ne pagis sufiĉe da impostoj por fari tion. Cetere ĝi restis neokupata dum pluraj jardekoj. Eblas vidi la domon en Jutubo.

Laŭ la prezidanto de la regiono, la renovigo tamen komenciĝos ekde la somero 2020, kvankam ĝi kostos inter 25 kaj 30 milionojn da eŭroj... Li klarigis, ke por kompreni la verkiston necesas krei lokon, per kiu eblas kompreni ties poezion. Laŭ li, oni planas fari ĉe tiu loko grandan regionan centron, belan kaj modernan. Ĝi bildigos gravan temon por Antoine de Saint-Exupéry: tio estas la ekvilibro inter la homo kaj la naturo. Tre nuntempa temo, ĉu ne?

Espereble, tiu projekto efektiviĝos. Kaj, kiel en la japana urbo Hakone, kie ekzistas kopio de tiu domego, homoj alvenos el la tuta mondo por amase malkovri la et-princan etoson...
    
Jen reala ebleco: la vizitontoj estos tutmondaj kaj sekve la retejo plurlingva. Ĉu ĝi enhavos version ankaŭ en Esperanto? Tio dependos de ni! Antaŭ ĝia kreado proponu traduki la enhavon en Esperanton kaj esperu ricevi jesan respondon!


Eta princo, La. Antoine de Saint-Exupéry. Tradukis P. Delaire. Kanada E-Asocio / Espéranto-France. 2018 (4a eld). ISBN : 978-2-9507376-5-693 paĝoj. Prezo: 12.00 €

Kris Kezer
 

  • Ŝati 5

Kris Kezer agas kiel korektantino por la retkursoj de Unuiĝo Franca por Esperanto (Espéranto France). Ŝi ankaŭ kreas ilojn por grupa kunludado.  


  • Biblio: la sankta libro de la judoj kaj kristanoj.

Biblio.jpg.043d725ef2f7924e1b44abfc7a604026.jpg

  • ekvilibro: stato de korpo, kiu restas senmova, kiam ĝi estas altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj; ne falanta al unu aŭ la alia flanko, sed restanta egale inter la du; ĝusta aŭ egala atento al pluraj aferoj.

1757027032_Ekvilibro-publicdomain.jpg.f8d328f531f9fd46c64f6d456bebed43.jpg

  • ekzemplero: unu ekzemplo el pluraj samaj aferoj (de libro, revuo, disko aŭ simile).
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • el-dono: ĉiuj kopioj de libro produktitaj samtempe kun precize sama enhavo. 
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • eŭro (€): la mon-unuo uzata en multaj eŭropaj landoj.
  • imposto: deviga pago de ŝtatanoj kiel kontribuo al la bezonoj de sia ŝtato aŭ urbo.
  • Jutubo (YouTube): populara retejo por alŝuto kaj rigardado de filmetoj.
  • km: kilometro.
  • princo: filo de reĝo aŭ reĝino.
  • titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
  • versio: aparta formo de teksto, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.