Salti al enhavo

La plej malnova konstruaĵo en Bona Espero. Foto: Vikipedio / Jonathaneo CC BY-SA 4.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

Ekde 1957 en Brazilo ekzistas la bieno Bona Espero, kie Esperanto estas normala komunikilo inter la loĝantoj. La bieno situas en la regiono Chapada dos Veadeiros, en la centro de Brazilo. Ĝi estis kreita de grupo da esperantistoj el la marborda urbo Recife, kiuj volis vivi en kampara komunumo kaj samtempe helpi la lokan popolon.

La fondintoj de Bona Espero serĉis lokon kun multaj akvofontoj, agrabla klimato, kaj sur la alt-ebenaĵo. Post longa serĉado, ili aĉetis terenon de mil hektaroj. La regiono en 1957 estis malriĉa, kaj multaj el ĝiaj loĝantoj ne kapablis legi kaj skribi. Tie ses kuraĝuloj konstruis la bienon Bona Espero, produktante grandparte siajn proprajn manĝaĵojn. Dum multaj jaroj ili laboris sen elektra energio, sen asfaltitaj vojoj, sen malsanulejo aŭ sociaj servoj.

La fondintoj de Bona Espero ankaŭ konstruis tie lernejon, kie dum la jaroj ili instruis centojn da infanoj. Hodiaŭ la infanoj, kiujn ili instruis, estas aktivaj profesiuloj en la regiono – teknikistoj, instruistoj, advokatoj, agrikulturistoj, komercistoj kaj aliaj. Ili ne forgesis Bonan Esperon, kaj daŭre reiras por viziti ĝin.

La sukcesojn de Bona Espero ni povas danki al internacia kunlaboro. Ekde 1966 la fondintoj invitis esperantistojn veni el la tuta mondo por labori volontule, kaj multaj faris tion. La unuaj eksterlandanoj, kiuj kuraĝis ekloĝi en la brazila savano, estis mia familio en 1973. Tre baldaŭ ni komprenis la vastegan amplekson de la taskoj: edukado, dom-konstruado, ter-kultivado kaj prizorgado de dekoj da infanoj, bovinoj kaj ĉevaloj. Ni venis por vivi en tiu loko dum unu jaro, sed ni restis kvindek jarojn, konstruante domojn kaj instruante infanojn. 

En 1975, dum la Universala Kongreso en Kopenhago, ni montris filmetojn por allogi pliajn volontulojn. Sekve multaj esperantistoj venis por resti kelkajn monatojn en Bona Espero, kaj poste disvastigis informojn pri ĝi en siaj propraj landoj. Tio certigis longedaŭran partoprenon kaj kulturan riĉiĝon por ĉiuj, precipe por la brazilaj infanoj. 

Nuntempe la brazila ŝtato edukas infanojn en novaj lernejoj, kaj Bona Espero ne plu faras tiun laboron. Anstataŭe ĝi kunlaboras kun universitatoj en Brasília kaj Goiânia en kursoj pri diversaj fakoj inkluzive de Esperanto.

Ĉu la infanoj lernis Esperanton? Ni ne instruis ĝin formale, sed dum multaj jaroj volontuloj el diversaj landoj uzadis Esperanton en Bona Espero, en la kuirejo, en la legomejo, kaj dum ĉiuj aliaj agadoj. Ĉiuj aŭdadis la lingvon, kaj la infanoj nature lernis paroli Esperanton tre bone. Tamen ili ne lernis skribi ĝin. Kelkaj nun lernas skribi Esperanton per Duolingo.

La Internacia Lingvo en Bona Espero ne estis lern-objekto, sed nepra ilo por komunikado inter laborantoj el diversaj nacioj, dum ili okupiĝis pri edukado kaj agrikulturaj laboroj.

Ursula Grattapaglia
 

  • Ŝati 3
  • Ami 3
  • Malŝati 1

Ursula Grattapaglia naskiĝis en la urbo Berlino, Germanujo, kaj tie travivis la 2-an Mondmiliton. 24-jara ŝi edziniĝis al itala esperantisto, Giuseppe Grattapaglia,  kaj ili loĝis dum 17 jaroj en Torino, Italujo, kie ŝi laboris kiel samtempa interpretisto en internaciaj kongresoj. En 1974 kune kun siaj du filoj, ili akceptis inviton kunlabori en la bieno-lernejo Bona Espero en Brazilo, kie Ursula ankoraŭ nuntempe vivas kaj kunlaboras. 


  • advokato: homo kun la rajto paroli en juĝejo por defendi aŭ ataki la agojn de alia persono.

Advokatopx.png.0ea35bc00147c22d92e4cfd43874bc6f.png

  • agrikulturisto: homo kiu prizorgas la teron, kreskigante manĝaĵojn kaj prizorgante bestojn.

Agrikulturistopx.jpg.48c47f9ca81316ed1332ef4b73f15769.jpg

  • al-logi: logi la deziron aŭ la intereson de la homoj, por ke ili alproksimiĝu.
  • alt-ebenaĵo: vasta ebena regiono pli alta ol la ĉirkaŭa regiono.

Altebenao.thumb.jpg.fb6de93592a4ba0127895640229f644d.jpg

  • amplekso: grandeco, vasteco.
  • asfalti: kovri straton per griza aŭ nigra miksaĵo por ebenigi kaj fortigi ĝian supraĵon.

Asfaltipx.jpg.cfb8908e38c7e24e9904a6a430216677.jpg

  • bieno: kampara ter-posedaĵo.
  • formale: laŭ la reguloj, laŭ organizita maniero, serioze.
  • hektaro: mezur-unuo, uzata ĉefe por mezuri kampojn kaj ter-posedaĵojn, egala al dek mil kvadrataj metroj.
  • inkluzive de: enhavante en si.
  • klimato: veteraj kondiĉoj en difinita regiono, aŭ en la tuta Tero, dum longa periodo.
  • komunumo: malgranda regiono, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo; societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
  • kun-laboro: kuna laborado pri iu komuna projekto.
  • parto-preno: ĉe-estado aŭ kunfarado en iu komuna aranĝo.
  • savano: vastaj herbejoj kun maloftaj arboj precipe en iuj sudameriko kaj afrikaj landoj.

Savanowkp..thumb.jpg.3b30fb4ea0051a1954e2204555fba4d2.jpg

Foto: Wikipedia / Angeladepaula CC BY-SA 3.0

  • situi: troviĝi, esti en iu loko.
  • tereno: ter-spaco.
  • ter-kultivado: prilaborado de la tero por kreskigi plantojn.
  • volontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page.
     


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ahmad Mamduhi

Afiŝite

Estimata Ursula Grattapaglia,

Mi ĵus legis vian artikolon pri Bona Espero kaj volas elkore danki vin pro la detala kaj tuŝa priskribo de tiu mirinda loko. Via rakonto pri la evoluo de la bieno ekde 1957 ĝis hodiaŭ estas vere inspira!

Precipe imponis min via persona sindediĉo – vi planis resti unu jaron, sed fine restis kvindek jarojn! Tia profunda kaj longdaŭra engaĝiĝo por helpi la lokan komunumon, eduki infanojn kaj konstrui vivon en tiu fora regiono estas eksterordinara. La fruktoj de via laboro kun via karmemora edzo Giuseppe videblas en la multaj homoj, kiuj ricevis edukadon kaj nun aktivas kiel profesiuloj en la regiono.

La maniero, kiel Esperanto nature fariĝis komunikilo en Bona Espero, estas bela ekzemplo de la praktika valoro de la Internacia Lingvo – ne nur kiel lern-objekto, sed kiel vera ponto inter diversaj kulturoj dum kunlaborado.

Dankon pro via sindonema laboro dum tiom da jaroj kaj pro la diskonigo de tiu grava peco de Esperanto-historio.

Kun sincera admiro,
Ahmad Mamduhi

  • Ŝati 2
  • Dankon 1


Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.