Salti al enhavo

Kampanjo por konvinki Uneskon


 Diskonigi

Esperantistoj prezentas Unesko-Kurieron dum konferenco en la sidejo de Unesko en Parizo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Ĉiujare Unesko festas la Tagojn de la lingvoj angla, ĉina, portugala, rusa, bengala, araba, vjetnama, kaj multaj aliaj. Sed kiam Unesko ekfestos la naskiĝtagon de Esperanto? La internacia lingvo multe kontribuis al la mondaj kulturo, paco kaj komunikiĝo inter la popoloj, kaj jam estas uzata en Unesko-Kuriero kaj aliaj Unesko-eldonaĵoj.

Fakte la esperantistoj mem jam festas la naskiĝdaton de Esperanto, la 26-an de julio, de 134 jaroj. Mankas tamen oficiala agnosko fare de Unesko. Tial UEA nun lanĉas kampanjon por konvinki Uneskon deklari la 26-an de julio la “Internacia Tago de Esperanto”.

Por sukcesigi la kampanjon ni devas unue konvinki Membro-Ŝtatojn (kies instancoj kutime estas Unesko-komisionoj aŭ oficejoj en la landoj) prezenti la proponon al Unesko. Krome necesas konvinki kiel eble plej multajn Membro-Ŝtatojn esprimi sian apogon, kiam oni voĉdonos pri tiu propono.

Ju pli da Membro-Ŝtatoj prezentos la proponon al Unesko, des pli tiu organizaĵo donos al ĝi seriozan konsideron. UEA elkore invitas plejeble multajn esperantistajn landajn asociojn, Esperanto-organizaĵojn kaj unuopajn aktivulojn prezenti la proponon al la Unesko-komisiono/oficejo de sia propra lando. UEA pretigis leteron por esperantistaj landaj asocioj, kiuj povos uzi ĝin por konvinki la naciajn Unesko-komisionojn. UEA ankaŭ pretigis dokumenton en la franca kaj la angla, kiun ĉiuj naciaj Unesko-komisionoj povos utiligi, kiam ili mem prezentos la proponon al Unesko. Ekzistas ankaŭ hispana, nederlanda kaj portugala tradukoj de tiu dokumento pretigitaj de la Esperantaj landaj asocioj.

UEA planas nomumi aktivulojn, kiuj povos rekte kontakti kaj konvinki Unesko-komisionojn en sia lando, se mankas en la koncerna lando aktiva Esperanto-asocio.

Esperantistaj organizaĵoj kaj unuopaj esperantistoj povas kontribui plurmaniere. Se vi ne estas en taŭga situacio por konvinki la Unesko-komisionon en via lando, vi tamen povos informi pri Esperanto ĉe nacilingvaj kanaloj. Ekzemple vi povus traduki artikolojn rilate al Esperanto en Vikipedio. Kaj jen kelkaj aliaj ideoj: diskonigu kaj elŝutu la revuon Unesko-Kuriero; mendu la libron De ideoj al agoj – 70 jaroj de Unesko; plenskribu la Unesko-demandilon en Esperanto. Kaj donacu al agado de UEA ĉe Unesko.

Se vi interesiĝas, aliĝu al la kampanjo per mesaĝo por ricevi la dokumentojn menciitajn supre.

UEA serĉas volontulojn por traduki Esperantajn dokumentojn pri Unesko al la naciaj lingvoj. Interesiĝantoj bonvolu kontakti nin.
 

Trezoro Huang Yinbao
 

  • Ŝati 2
  • Ami 1

Trezoro Huang Yinbao estas vicprezidanto de UEA kaj direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto Ĉinio. Li estas iniciatinto de Unesko-Kuriero en Esperanto kaj de la Unesko-libro De ideoj al agoj – 70 jaroj de Unesko, kiu estis eldonita de Unesko mem kune kun UEA.


  • agnosko: publika anonco, ke io estas vera kaj ĝusta.
  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • apogo: helpo kaj kunlaboro por plifortigi la situacion de iu aŭ io.
  • deklari: publike sciigi.
  • eldonaĵo: libro aŭ alia verko produktita de komerca organizaĵo.
  • instanco: grava organizaĵo posedanta juĝan aŭ decidan povon.
  • ju...des...:  la du vortoj kune montras, ke dum la unua afero ŝanĝas sian valoron, ankaŭ la alia ŝanĝas sian valoron samtempe.
  • kampanjo: laŭplana agado por realigi difinitan celon.
  • kanalo: la vojo por dissendi la programojn de difinita radia, televida, aŭ reta organizaĵo.
  • komisiono: malgranda grupo formita interne de pli granda organizaĵo kun la celo plenumi difinitan taskon.
  • kuriero: homo, kies okupo estas rapide porti korespondaĵojn aŭ pakaĵojn. La vorto kuriero ofte estas uzata kiel nomo de gazeto.
  • lanĉi: prezenti la unuan fojon novaĵon por ĝenerala uzado (ekzemple novan agadon, novan verkon, aŭ simile).
  • mencii: diri kelkajn vortojn pri io aŭ iu.
  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio
  • Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
  • vikipedio: kolekto de informaj artikoloj en Interreto, redaktata de la uzantoj mem.
  • voĉ-doni: esprimi sian opinion pri iu demando aŭ propono, por ke ĝi estu nombrata.
  • volontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.