
En 1993 Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 15-an de majo Internacia Tago de Familioj. La celo de tiu tago estas atentigi pri la sociaj, ekonomiaj kaj aliaj praktikaj influoj, kiuj tuŝas familiojn. Krome, sen la kunlaboro de familioj, ne eblos realigi la celojn de UN rilate al daŭripova evoluigo.
Okaze de la Internacia Tago de Familioj, UEA sendis mesaĝon al UN. Jen la teksto de la mesaĝo, lingve simpligita por la legantoj de uea.facila. Oni povas legi la originalan tekston en la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1230.
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj,
la 15-an de majo 2025
La temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Familioj estas "Familio-celaj politikoj por daŭripova evoluigo". Per tiu temo, Unuiĝintaj Nacioj instigas la registarojn de la mondo inviti la kunlaboron de familioj por trakti la gravajn problemojn de la nuna mondo. Ekzemploj de tiaj problemoj estas teknologia transformado, la moviĝo de kamparo al urboj, migrado, kaj klimata ŝanĝiĝo.
Ĝenerale, familioj transdonas valorojn al siaj gefiloj. Tial ni bezonas, ke familioj transdonu valorojn kiel socian justecon, daŭripovecon, konservadon de la naturo, prizorgon de la klimato, kaj aliajn gravajn aferojn por nia komuna estonteco. Krome, kompreneble, familioj konservas kaj disvastigas lingvojn, kaj transdonas ilin al siaj infanoj.
Samtempe kun ekonomia evoluigo devas okazi ankaŭ socia evoluigo. Necesas elradikigi malriĉecon, kaj certigi bonan laboron kaj egalajn ŝancojn por ĉiuj. Ni ne povas konstrui pli bonan mondon por ĉiuj sen justeco kaj egala partopreno de ĉiuj homoj kaj popoloj. Por atingi tion, lingvoj gravas, ne nur por bone komuniki al la familioj de la mondo, sed, pli signife, por aŭskulti tiujn familiojn: lingvoj estas por paroli, sed ankaŭ por aŭskulti.
Mondaj registaroj devas aŭskulti la popolojn de la mondo per tutmonda interparolado kun internaciaj organizoj, neregistaraj organizoj, kaj komercaj kaj civitanaj organizoj, por kunlabora agado. Neniu restu malantaŭe en nia tutmonda vojaĝo al daŭripova evoluigo.
Per Esperanto ni transdonas, ene de niaj familioj kaj inter malsamaj familioj, la valorojn de solidareco, kompreno kaj estimo por aliaj popoloj. En pluraj renkontiĝoj tra la mondo, ĉiutage parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto kultivas toleremon kaj respekton. Ni unuiĝu por konstrui tiun pli bonan mondon por ĉiuj.
-
3
-
1
- civitano: persono apartenanta al ŝtato, regiono aŭ urbo, kun politikaj rajtoj pro tiu aparteno.
- daŭri-pova: kapabla daŭri dum longa periodo; kapabla daŭri ĉar ĝi ne kaŭzas problemojn al la vivmedio.
- el-radikigi: elŝiri planton el la tero kune kun la radikoj; tute eltiri ion.
- estimo: tre alta opinio pri iu homo aŭ pri ties bonaj kvalitoj kaj agoj.
- influo: efiko al iu aŭ io.
- instigi: aktive premi iun, por ke tiu homo faru iun agon.
- klimato: veteraj kondiĉoj en difinita regiono, aŭ en la tuta Tero, dum longa periodo.
- kultivi: kreskigi plantojn, prizorgante iliajn bezonojn; prizorgi spiritajn aŭ mensajn kvalitojn, por ke ili kresku kaj plifortiĝu.
- kun-laboro: kuna laborado pri iu komuna projekto.
- migrado: vojaĝado de unu loko al alia, ofte kun la celo ekloĝi en nova loko.
- ne-registara organiz(aĵ)o: organizaĵo, kiu ne apartenas al la ŝtato kaj ties regantoj, sed ricevas sian monon de alia fonto.
- n-ro: numero
- parto-preno: ĉe-estado aŭ kunfarado en iu komuna aranĝo.
- proklami: klare anonci, por ke la publiko sciu.
- realigi: fari ion, por ke ĝi fariĝu reala, anstataŭ resti nur ideo.
- registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
- solidareco: helpema, spirita komuneco, eĉ en malfacila situacio.
- teknologia: utiliganta sciencajn sciojn por praktikaj kaj teknikaj celoj, precipe por la evoluigo de novaj maŝinoj, komunikiloj, kaj industriaj metodoj.
- toleremo: akceptemo de opinioj, kredoj aŭ agmanieroj de aliaj homoj aŭ popoloj, eĉ se oni mem ne konsentas pri ili.
-
UEA: Universala Esperanto-Asocio

Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.