Salti al enhavo

Helpu Esperanton progresi en Eŭropa Unio!


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Kial kaj kiel? 

Eŭropaj civitanoj estas invitataj ĝis marto 2022 proponi kaj diskuti ideojn por la evoluo de Eŭropa Unio (EU). Oni diskutos ankaŭ lingvopolitikajn demandojn rilate al la lingvoj uzataj ĉe EU: pri la elekto de komuna lingvo, pri lingva egalrajteco, instruado de lingvoj en lernejoj ktp. Civitanoj de EU rajtas voĉdoni.

UEA kaj EEU faris proponon kadre de tiu diskuto. La nomo de tiu propono estas jena: The EU needs improved language learning (EU bezonas plibonigitan lingvolernadon).

UEA/EEU petas vin voĉdoni por tiu propono, kiu estas aparte apoginda. Ĝia celo estas, ke oni vaste uzu la programon “Multlingva Akcelilo” en lernejoj. Esploroj montras, ke studante Esperanton kiel unuan fremdan lingvon, lernejanoj 8- kaj 9-jaraj pli rapide progresas ankaŭ en la lernado de aliaj lingvoj.

Gravas via voĉo en la kampanjo organizata de UEA kaj Eŭropa Esperanto-Unio (EEU)! Pli da informoj pri tiu kampanjo troviĝas en la vikipaĝo de UEA.

Registriĝo necesas 

Por apogi por-esperantajn proponojn necesas registriĝi. Sekvu la paŝojn priskribitajn pli sube en ĉi tiu artikolo. Se vi bezonas helpon, skribu al ni.

Ĉu vi deziras kunlabori en la kampanjo?

Se vi deziras ne nur voĉdoni, sed pli aktive kunlabori, bonvolu aliĝi al la diskutlisto.

Registriĝo 

Por apogi por-esperantajn proponojn necesas registriĝi. Jen mallonga priskribo. Kiam vi unue eniros la retejon de la civitana platformo

  • elektu vian lingvon el la 24 oficialaj lingvoj de EU  (ne, bedaŭrinde Esperanto ne jam estas inter ili);
  • alklaku la ligilon “Ensaluti” dekstre de la eŭrop-unia flago;
  • en la paĝo EU Login alklaku “Krei novan uzantkonton”;
  • plenigu ĉiujn kampojn, inkluzive de la sekureco-kontrolo (captcha). Foje pluraj provoj estas necesaj por legi la strangajn literojn kaj ciferojn en tiu sekureckontrolo, sed ne malkuraĝiĝu!
  • Laste, alklaku la plej malsupran kampon “Krei novan uzantkonton”. 

Vi ricevos mesaĝon al la retpoŝtadreso, kiun vi ĵus enskribis. Atendu tiun mesaĝon kaj alklaku la ligilon en ĝi. Poste necesos elekti vian pasvorton.

Je via unua eniro vi vidos demandaron. Vi ne nepre devas respondi la demandojn. Estas simpla afero nur alklaki, ke vi ne deziras respondi la demandojn.

Se vi havos teknikajn problemojn, skribu al ni.
 

  • Ami 2

  • akceli: plirapidigi, plifruigi, progresigi, antaŭenigi.
  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • apogi: helpi kaj kunlabori por plifortigi la situacion de iu aŭ io.
  • civitano: persono apartenanta al ŝtato, regiono aŭ urbo, kun politikaj rajtoj pro tiu aparteno.
  • EEU: Eŭropa Esperanto-Unio.
  • inkluzive de: enhavante en si.
  • kampanjo: laŭplana agado por realigi difinitan celon.
  • konto: en komputa sistemo por pluraj uzantoj, ĉiu uzanto havas sian propran konton, normale atingeblan nur per pasvorto.
  • ktp: kaj tiel plu.
  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • platformo: (en komputado) retejo, kiu ebligas al siaj uzantoj interagi kaj dividi enhavon (ekzemple filmetojn) kun la aliaj uzantoj.
  • registriĝo: enskribiĝo.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio.
  • unio: unuiĝo de landoj; unuiĝo de politikaj aŭ sociaj organizaĵoj.
  • viki-paĝo: unu paĝo el kolekto de informaj artikoloj (“vikio”) en Interreto.
  • voĉ-doni: esprimi sian opinion pri iu demando aŭ propono, por ke ĝi estu nombrata.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.