Salti al enhavo

Esperanto-kursoj ĉe pola universitato


 Diskonigi

La fama Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando, proponas al esperantistoj de la tuta mondo tri diversajn kursojn.

La lernado okazos en Interreto, vive, real-tempe, en 7-9-persona grupo. La studanto partoprenos ĝin, restante en sia hejmo. La kursojn gvidas universitata instruistino, fakulo pri lingvoj kaj lingvoinstruado.
 
---------
kurso 1
Kuraĝe korektu viajn lingvajn erarojn
Neniu deziras fari tro multajn erarojn… Agrable kaj kuraĝe korektu ĉiajn malperfektaĵojn en via lingvouzo, sub gvido de instruistino. Vi ricevos multe da helpo pri via persona uzado de la lingvo.

kurso 2 
Kurso por verkemuloj
Ripeto de la sukcesa kurso el la pasinta jaro. Por verkantoj de diversaj tekstoj. La skribaj aktivaĵoj ampleksos vort-elekton, gramatikon, kaj donos specialan atenton al sintakso kaj zorgado pri stilo. La programo respektos la individuan stilon de la partoprenantoj, okazos laboro pri ties disvolvado, krome, lernado per la stilo de modelaj verkintoj de la Esperanto-literaturo. 


kurso 3
Kompreni la lingvaĵon de aŭtoroj de Esperantaj  beletraj verkoj kaj lerni la lingvon per literaturo

Kurso por kiu? Por ŝatantoj de literaturo, por legemaj personoj, fakuloj pri beletro, esploristoj.
La partoprenantoj enprofundiĝos en tekstojn por vidi, kion la aŭtoroj reale diras (ne “volis diri”, kiel oni ofte diras en lernejoj), kiel ili esprimas ideojn, emociojn ktp. per vortoj. La lernado multe pliriĉigos la komprenon de beletro kaj influos la kapablon de la partoprenanto verki.
_______
5-monataj kursoj (ekde la komenco de januaro 2021), kun lecionoj okazantaj 1-foje semajne.

La studantoj ricevos la oficialajn konfirmilojn pri la partopreno. Krom la konfirmo kaj blazono, aperos la marko de la prestiĝa Jagelona Universitato, kiu estas internacie rekonata pro la kvalito de la Esperanto-instruado. 


Limdato por aliĝi:  20 decembro 2020 (eblos ankaŭ poste, se restos liberaj lokoj).
Pli da informoj pri la kursoj kaj pri la prezoj: https://bit.ly/37MIYye
 
Se, studinte ĉiujn informojn en la ĉi-supre indikita retpaĝo, vi decidis aliĝi, bonvolu skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail.com.
 
Invitas vin kore
Maria Majerczak
Gvidantino de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato  

Redaktite de Anna

  • Ŝati 2

  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • ampleksi: enteni en si multajn aferojn.
  • aŭtoro: verkinto, kreinto, farinto.
  • beletro: literaturo.
  • blazono: signo per kiu prezentas sin grava familio, urbo, universitato, reĝlando.

671290340_Blazonopubl..png.44fa2cf96e96e90a38da84ab03712172.png

  • individua: unuopa, persona, kiel unu aparta membro de grupo. 
  • konfirmilo: dokumento per kiu oni anoncas, ke io estas vera aŭ ĝusta.
  • ktp: kaj tiel plu.
  • modela: tiel perfekte farita, ke ĝi estos imitinda en postaj okazoj.
  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • prestiĝa: fama, konsiderata havi altan valoron pro merito kaj sukcesa agado.
  • sintakso: parto de la gramatiko, kiu priskribas la regulojn de kunmetado de la diversaj lingvaj unuoj.
  • stilo: la aparta maniero, laŭ kiu verkisto kunmetas siajn frazojn kaj esprimas siajn ideojn.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.