![](https://uea.facila.org/uploads/monthly_2024_12/450px-Eroshenko_en_Chinio.jpg.dd9b0181dcd8e203b6f8a3af92d7206e.jpg)
Lu Xun (tria de dekstre en la antaŭa vico), kun la rusa esperantisto Vasilij Eroŝenko (sidanta meze) kaj lernantoj el Pekina Esperanta Akademio en 1923. Fonto: Vikipedio
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Alexander Shenghao Hu.
Esperanto havis signifan rolon en la Movado de Nova Kulturo en Ĉinio. Kvankam Esperanto jam estis konata en Ĉinio en la malfrua periodo de la dinastio Qing (1644 -1912), ĝi pli vaste diskoniĝis nur pro la Movado de Nova Kulturo. Tiu movado komenciĝis en la 1910-aj jaroj, kiam intelektuloj ekdubis pri la tradicia penso-maniero de Ĉinio kaj celis modernigi la landon per okcidentaj ideoj.
En 1912 la dinastio Qing falis, kaj respubliko stariĝis en Ĉinio. La principoj de la respubliko estis certigi politikajn rajtojn kaj bonstaton por la popolo. Sed la promesitaj ŝanĝoj ne realiĝis: la popolanoj tamen restis malriĉaj kaj malfortaj. Tial konservativuloj provis restarigi la imperion. Reage al tio, progresemaj intelektuloj proponis ĉesigi la ideojn de la pasinteco kaj forigi la imperian sistemon por ŝanĝi Ĉinion en modernan landon.
En 1915, Chen Duxiu fondis la gazeton Nova Junularo, kaj tio markis la komencon de la Movado de Nova Kulturo. Laŭ Chen, la celo de tiu movado estas disvastigi ideojn de demokratio kaj scienco en Ĉinio. Li esperis, ke modernaj pensoj klerigos la nacion kaj helpos la politikan revolucion. Sub lia inspiro, multaj intelektuloj disvastigis pensojn el la Okcidento en Ĉinio. Inter tiuj novaj ideoj estis ankaŭ Esperanto. Tiamaj ĉinaj esperantistoj kredis, ke Esperanto povas malfermi Ĉinion al la mondo kaj faciligi internacian interkompreniĝon.
Lu Xun (konata en Esperanto kiel Lusin) estis aktiva partoprenanto en la Movado kaj subtenanto de Esperanto. Li verkis la novelon La Taglibro de Frenezulo kaj fariĝis grava verkisto en la historio de la moderna ĉina literaturo. Li opiniis, ke Esperanto povas unuigi ĉiujn naciojn de la mondo kaj helpi internacian komunikadon, precipe inter malsamaj literaturaj tradicioj. Li forte subtenis la tradukon de literaturo pere de Esperanto. Ekzemple, li helpis junan esperantiston Sun Yong, kiu tradukis poemon de la fama hungara poeto Petőfi, Johano la Brava. Tiun poemon Sun Yong tradukis en la ĉinan ne rekte el la hungara, sed pere de la Esperanta traduko de Kalocsay. Lu Xun redaktis por li la tradukon kaj poste eĉ pagis por ĝia aperigo.
En la Movado aperis proponoj pri reformo de la ĉinaj lingvo kaj skribmaniero, kaj Esperanto fariĝis centro de la diskuto. La lingvisto Qian Xuantong eĉ proponis, ke la ĉina popolo forlasu la tradician ĉinan skribon kaj uzu Esperanton kiel sian denaskan lingvon. Post diskutoj inter intelektuloj, la ideo ne trovis akcepton kaj estis forlasita. La diskutoj pri lingva reformo tamen inspiris la evoluigon de latin-literaj sistemoj por la ĉina skribo, ekzemple Latinigita Nova Skribaĵo.
Hodiaŭ en lernolibroj pri la ĉina historio, oni ofte preterlasas la rolon de Esperanto en la Movado de Nova Kulturo. Tamen ni ne forgesu ĝian inspiron al la tiamaj intelektuloj, kiuj klopodis ligi sian landon kun la ekstera mondo post jarcentoj da izoliĝo.
Alexander Shenghao Hu
-
4
-
1
Alexander Shenghao Hu estas ĉina esperantisto loĝanta en Britujo, kiu faras sian doktoran studadon pri kompara literaturo ĉe la Universitato Reĝino Mary en Londono. Li eklernis Esperanton en 2012 kaj estas komitatano de Londona Esperanto-Klubo.
- brava: tre lerta, tre kapabla, sen-tima malgraŭ danĝeroj.
- demokratio: sistemo de regado, laŭ kiu la tuta popolo elektas siajn politikistojn per voĉ-donado.
- dinastio: sinsekvo de regantoj el la sama familio.
- imperio: granda ŝtato, kiu konsistas el pluraj landoj kutime regataj de unu tre forta lando.
- inspiro: estigo de ideoj kaj pensoj en la menso de aliaj homoj; plantado de ideo por art-verko en la menso de alia homo.
- intelektulo: inteligenta homo, kiu okupas sin ĉefe pri mensaj aferoj.
- izoliĝo: la stato de homo aŭ ŝtato, kiu vivas aparte de aliaj, sen kontaktoj kaj ebleco komuniki.
- klerigi: per instruado profundigi la sciojn kaj juĝ-kapablon.
- konservativulo: homo, kiu volas reteni la ekzistantan staton de aferoj, aŭ reiri al tiuj de la pasinteco; homo, kiu kontraŭas ŝanĝojn kaj reformojn.
- latina (alfabeto): la alfabeta skrib-sistemo uzata precipe de la eŭropaj lingvoj.
- novelo: mallonga literatura (sed ne poezia) verko.
- parto-prenanto: unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna aranĝo.
- pere de: per.
- reage: agante responde al situacio aŭ okazaĵo.
- re-formo: ŝanĝo en la formo de afero kun la celo plibonigi ĝin.
- respubliko: ŝtato, kies estro ne estas reĝo, sed homo elektita de la popolo.
- revolucio: subita grandega ŝanĝo en la formo de regado, ofte per amasa popola agado aŭ interna milito; subita grandega ŝanĝiĝo en la irado de aferoj.
- rolo: la funkcio aŭ agado, kiun iu aŭ io plenumas.
- sub-tenanto: iu, kiu donas sian helpon al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.