Salti al enhavo

C.Stadler/Bwag - CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=119457105

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

Aŭstrujo agnoskas Esperanton kiel lingvon de kulturo, kaj ankaŭ kiel parton de ĝia nemateria kultura heredaĵo. La oficiala anonco aperis la 16-an de aprilo 2026.

Sed kio estas nemateria kultura heredaĵo? Heredaĵo estas tio, kion oni laŭleĝe transdonas al siaj gefiloj aŭ aliaj posteuloj post la morto, aŭ male, kion oni mem ricevis de la propraj gepatroj aŭ antaŭuloj. Heredaĵo kutime estas materia (konkreta) aĵo, ekzemple domo, mono, riĉaĵoj kaj simile. 

Unesko, la Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo, agnoskis multajn materiajn heredaĵojn en la mondo. Inter tiuj estas famaj preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj, historiaj urboj, arĥeologiaj restaĵoj, sed ankaŭ tre belaj naturaj lokoj kaj vidindaĵoj, kiel arbaroj, lagoj kaj tiel plu. Tiaj lokoj venis al ni el la pasinteco, kaj la nuntempaj homoj havas la devon prizorgi ilin kaj konservi ilin por postaj generacioj.

Kaj do, kio estas nemateriaj heredaĵoj? Tiuj estas la praktikoj, esprimoj, scioj kaj kapabloj, kiujn popolo transdonas de unu generacio al la posta tra la jarcentoj. Ili povas temi ekzemple pri parolaj tradicioj, muziko kaj dancado, ritoj kaj festivaloj, tradiciaj scioj kaj metioj

Kiel skribite supre, la Aŭstra Komisiono de Unesko formale agnoskis Esperanton kiel parton de la nemateria kultura heredaĵo de Aŭstrujo. Laŭ la vicprezidanto de UEA, Seán Ó Riain, estrarano pri Eksteraj Rilatoj, tio estas brila novaĵo. Ĝi tute kongruas kun la laborplano AKIRI de UEA por la Esperanto-movado. Post Pollando (2014) kaj Kroatujo (2019), Aŭstrujo estas la tria lando, kiu faris ĉi tiun paŝon, kiu estas tre grava pro pluraj kialoj.

Laŭ Ó Riain, unu el la ĉefaj antaŭjuĝoj de kontraŭuloj de Esperanto estas, ke (laŭ ili) “ĝi ne havas kulturon”. Ĉi tiu formala agnosko de la kultureco de Esperanto fare de tri landoj montras, ke tiu antaŭjuĝo estas senbaza. La agnosko havas praktikajn sekvojn ankaŭ ĉe Eŭropa Unio. Estonte la Eŭropa Komisiono subtenos Esperanton same kiel ĝi subtenas aliajn neoficialajn lingvojn, kiel ekzemple la katalunan, la eŭskan, la bretonan kaj tiel plu. 

UEA dankas ĉiujn aŭstrajn kaj ne-aŭstrajn esperantistojn, kiuj kontribuis al tiu frapa sukceso. La Estraro de UEA esperas, ke esperantistoj en aliaj landoj klopodos atingi similan nacian agnoskon, precipe en najbaraj landoj, sed ankaŭ en aliaj kontinentoj. “Kiu lando donos nian sekvan sukceson? Ek al laboro!” invitas Ó Riain.

Speciala kunveno pri tiu agnosko okazos dum la 111-a Universala Kongreso en Graco. Ĉu vi jam aliĝis al la kongreso? Se ne, vi povas fari tion ĉe la retejo de UEA!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1291 (2026-04-16) 

  • Ŝati 1
  • Ami 1

  • agnoski: publike anonci, ke io estas vera kaj ĝusta.
  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • antaŭ-juĝo: tro rapida malbona juĝo pri homo, antaŭ ol oni plene konas lin/ŝin; tro rapida juĝo farita sen kono de la afero.
  • arĥeologio: scienco pri la konstruaĵoj, arto kaj aliaj restaĵoj de la pratempo.

Areologio.jpg.bdf806b2e5294684b76a78af06228cb1.jpg

  • estraro: la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo; estrarano: membro de estraro.
  • festivalo: granda festa kunveno, ofte kun aparta temo, ekzemple pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
  • formale: laŭ la reguloj, laŭ organizita maniero, ne hejmece, serioze.
  • generacio: tuto de la homoj pli-malpli samaĝaj, vivantaj dum la sama tempo-periodo.
  • heredaĵo: tio, kion oni laŭleĝe trans-donas post la morto al siaj gefiloj aŭ al aliaj homoj; tio, kion la nuntempaj homoj trans-donas al la homoj, kiuj vivos en la estonteco; tio, kion la nuntempaj homoj ricevis de siaj antaŭuloj, aŭ trans-donas al siaj poste-uloj.
  • komisiono: malgranda grupo formita interne de pli granda organizaĵo kun la celo plenumi difinitan taskon.
  • kongrui: havi la saman formon, enhavon aŭ ideojn kiel io alia; havi la taŭgan formon aŭ enhavon por plenumi iun funkcion; taŭgi, konveni.
  • kontinento: Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas kontinentoj; granda regiono de la tero.

Kontinentojpx..jpg.20253451fddf5abafc6844fb0dfa498d.jpg

  • metio: manlabora profesio.
  • n-ro: numero.
  • najbara: loĝanta aŭ troviĝanta apude aŭ tre proksime.
  • nemateria: nekonkreta.
  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • rito: serio de agoj regule farataj dum religia aŭ alia tradicia okazo.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio.
  • UN: Unuiĝintaj Nacioj.
     


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.