Salti al enhavo

Amuza nova ludo helpas lerni lingvojn


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Lanjo Mejo.

Vortoj estas interaga komputila ludo, per kiu lernejanoj povos lerni lingvojn laŭ amuza maniero. Per paŝoj aŭ saltoj sur speciala tapiŝo la ludantoj devas elekti inter moviĝantaj vortoj laŭ diversaj proponitaj defioj

Vortoj uzas la danctapiŝon de la fama ludo Dance Dance Revolution (“Danco-Danco-Revolucio”), sur kiu la ludantoj devas paŝadi kaj saltadi. La ludo vigligas! Kaj samtempe ĝi kontribuas al la korpa sano de la infanoj kaj gejunuloj, kiuj ludas ĝin. Sur ekrano aŭ sur muro aperas moviĝantaj vortoj kaj la ludantoj devas fari konkretajn movojn sur la danctapiŝo por elekti la ĝustajn vortojn.

La ludo estis elpensita por aktiva uzo fare de instruistoj. Ili povos mem redakti vortojn kaj krei novajn defiojn laŭ siaj propraj bezonoj. Por funkciigi la ludon sufiĉas havi ludtapiŝon konektitan al komputilo (kaj projekciilon, se oni deziras projekcii sur muron). Tial Vortoj estas ludo aparte taŭga por kursoj, lernejoj kaj eventoj.

Vortoj estas elpensita kaj kunordigata de slovaka Esperanto-centro E@I, kaj Universala Esperanto-asocio (UEA) estas unu el la partneroj. La projekto ricevis subvencion de Eŭropa Unio (EU). Antaŭ ol fari la subvenci-peton, oni jam prezentis Esperantan prov-version dum kelkaj eventoj, inter ili la 75-a Internacia Junulara Kongreso en Liptovský Hrádok, Slovakujo, en 2019.

Kiel EU-projekto Vortoj daŭras du jarojn: de la 1-a de januaro 2022 ĝis la 31-a de decembro 2023. Dum tiu tempo la partneroj devos plenumi diversajn taskojn, interalie funkciigi la ludon en 11 lingvoj. La partneroj estas: E@I en Slovakujo, UEA en Nederlando, Kultura Esperanto-Asocio en Hungarujo, INALCO en Francujo, kaj privata lernejo en la sama urbo kiel E@I. Tri el la kvin partneroj estas Esperanto-organizaĵoj. UEA aparte kunlaboros pri tradukado, testado, programado kaj fine pri la diskonigo de la ludo. La projekta retejo estas www.vortoj.net. Nuntempe ĝi estas nur en la slovaka; plurlingva versio estas nun pretigata.

Kiel informas Peter Baláž, kunordiganto de E@I, “Vortoj estos tre taŭga ilo por neformala edukado kaj ni esperas, ke ĝi ankaŭ estos uzata en la formala eduk-sistemo de diversaj landoj. Mi povas bone imagi ĝin kiel finan agadon de lecionoj, kiam lernantoj jam estas lacaj, malpli bone atentas, kaj bezonas ĝuste tian ludon por ricevi novan energion. Estas nia plano ĝin prezenti ankaŭ al esperantistoj: esperinde jam dum la ĉi-jara Universala Kongreso en Montrealo! Ni esperas, ke baldaŭ multaj uzos ĝin, amuziĝos kaj pli bone ekkonos la vortostokon.”

  • Ŝati 2
  • Ami 2

  • defio: invito al batalo aŭ konkurso; afero, kiu enhavas malfacile supereblajn taskojn; malfacilaĵo, kiun oni apenaŭ sukcesas superi.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • formala: laŭkutima, laŭregula, laŭleĝa.
  • konekti: kunligi.
  • ne-formala: sen nenecesaj ĝentilaĵoj, amika, natura.
  • partnero: kunulo, kunpartoprenanto en ludo, komerca afero aŭ alia projekto.
  • privata: ne publika; koncernanta nur unu homon kaj ne la aliajn.
  • projekcii: sendi filmon aŭ alian luman bildon sur ekranon.

27285809_Projekciilopx..jpg.7a1b169e28693fd9420d4b97eb5674a5.jpg

  • subvencio: monhelpo por projekto.
  • tapiŝo: dika kovraĵo, normale el ŝtofo, kiu kuŝas sur la planko.

1598355287_Tapiopubl..jpg.f80a3e77849c8d547e1efb4eda63cbe7.jpg

  • testi: kontroli la sciojn de lernanto; kontroli la funkciadon de nova projekto.
  • vorto-stoko: la tuta kvanto de la vortoj, kiujn iu konas kaj kutime uzas.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.