
Monto Vaalserberg -- Foto: Xamos, CC BY-SA 3.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=6699279
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.
En eta angulo inter Belgujo, Germanujo kaj Nederlando iam troviĝis tute malgranda landeto, kiu restis sendependa de 1816 ĝis 1919. Tiu landeto nomiĝis Neŭtrala Moresnet.
Dum la frua 20-a jarcento, d-ro Wilhelm Molly, esperantista kuracisto en Moresnet, proponis ke Neŭtrala Moresnet fariĝu sendependa ŝtato kun Esperanto kiel komuna lingvo. Pri lia propono vi povas legi en jena artikolo aperinta en uea.facila. La propono ne estis sukcesa, tamen multaj el la tiutempaj loĝantoj lernis Esperanton.
Post la Unua Mond-milito, Moresnet fariĝis parto de Belgujo. Ĝi estas nun municipo kun la nomo Kelmis, en la germanlingva regiono de Belgujo.
Ĉe la Tri-Landa Punkto, kie renkontiĝas la limoj de Belgujo, Germanujo kaj Nederlando, staras la monto Vaalserberg. Je 322 metroj, ĝi estas la plej alta punkto en Nederlando. Nuntempe estas reta petskribo, laŭ kiu oni ŝanĝu la nomon de la monto al Monto Zamenhof, honore al la kreinto de Esperanto. Universala Esperanto-Asocio (UEA) invitas ĉiujn, kiuj subtenas la idealon de internacia amikeco, subskribi la petskribon kaj kontribui al ĝia diskonigo.
La petskribon iniciatis la artisto, poligloto kaj esperantisto Shabi Fiumei. UEA kunlaboras kun li plurmaniere kaj subtenas la iniciaton kiel kulturan kaj informan agadon. Pri la iniciato jam aperis raporto (kun filmeto) en la belga publika amas-komunikilo BRF (Belgischer Rundfunk). En ĝi Jan Sabri Cetinkaya, direktoro de la Muzeo Vieille Montagne en Kelmis, mem prezentas parton de sia mesaĝo en Esperanto. La raporto kaj la filmeto estas troveblaj ĉi tie. Ili estas en la germana, sed eblas traduki la artikolon per la helpo de reta tradukilo.
“Eble la kampanjo ne sukcesos ŝanĝi la nomon de la monto, sed ĝi paroligas homojn pri Esperanto, kaj tio estas jam sukceso. Estas aparte rimarkinde, ke du neesperantistoj uzas iom da Esperanto por raporti pri ĝi,” komentas la Vicprezidanto de UEA, Seán Ó Riain, kiu okupiĝas pri Informado. Li gvidas la kunlaboron kun Shabi Fiumei.
UEA atentigas, ke – senkonsidere al la fina rezulto de la renomiga propono – la iniciato jam konkrete kontribuas al pli vasta publika atento pri Esperanto, pri ĝiaj valoroj, kaj pri ĝia historia kaj kultura heredaĵo.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA n-ro 1281 (2026-02-03)
-
7
-
2
-
1
- direktoro: ĉefo de oficejo, laborejo, komerca organizaĵo, asocio aŭ simile.
- d-ro: doktoro.
- heredaĵo: tio, kion oni laŭleĝe trans-donas post sia morto al siaj gefiloj aŭ al aliaj homoj; tio, kion la nuntempaj homoj trans-donas al la homoj, kiuj vivos en la estonteco; tio, kion la nuntempaj homoj ricevis de siaj antaŭuloj, aŭ trans-donas al siaj poste-uloj.
- honore: montrante respekton pro la gravaj aferoj, kiujn iu homo faris aŭ faras.
- iniciati: kiel la unua fari ion aŭ proponi ion; iniciato: nova agado aŭ propono.
- kampanjo: laŭplana agado por realigi difinitan celon.
- kun-labori: okupiĝi kune pri iu komuna laboro aŭ projekto.
- municipo: urbo aŭ regiono kun la rajto prizorgi siajn proprajn aferojn je loka nivelo.
- pet-skribo: dokumento kun iu peto, subskribita de multaj membroj de la publiko.
- poligloto: homo kiu kapablas paroli multajn lingvojn.
- sen-dependa: memstara, funkcianta sen la neceso ricevi permeson aŭ helpon de iu aŭ io alia; (pri lando aŭ komunumo) reganta sin mem; funkcianta memstare kiel aparta sistemo.
- sub-skribi: skribi sian nomon fine de dokumento por montri, ke oni mem verkis ĝin, aŭ por konsenti pri la enhavo.
-
sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.

Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.