Salti al enhavo

Vidi per manoj
- tuŝebla muzeo


 Diskonigi

Daniela Bottegoni kaj Aldo Grassini per tuŝo esploras la preĝejon Sankta Petro

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

En Ancona (Italio) ekzistas tre speciala muzeo: Muzeo Homero (Omero en la itala). Tie ĉio estas tuŝebla. Ankaŭ la blinduloj per tuŝ-esplorado povas ĝui la belecon de multaj gravaj verkoj de la art-historio. La muzeo prenas sian nomon de la fama verkisto Homero el la antikva Grekio, kiu laŭdire estis blinda.

Tiu ideo naskiĝis antaŭ multaj jaroj en la kapoj de mi kaj mia edzino post longa vojaĝado tra la mondo. Ni deziris ĝui la belecon de famaj artverkoj, sed ĉar ni estas nevidantoj, malhelpis nin la kutima skribaĵo “Ne tuŝu”, kaj la artaĵoj kaŝitaj malantaŭ vitra barilo. Mi laboradis kelkajn jarojn por tiu projekto, kaj finfine la muzeo fariĝis realaĵo la 29an de majo 1993. Tiu bela kaj simpla realaĵo estas la sola en Italio, kaj nun ekzistas similspeca muzeo en Madrido.

La muzeo enhavas perfektajn kopiojn de la ĉefaj skulptaĵoj de antikvaj Grekio kaj Romo, de la Mezepoko kaj Renesanco, ĝis la 19-a jarcento. Estas ankaŭ originalaj verkoj de elstaraj modernaj skulptistoj. Tie troviĝas ankaŭ malgrandaj kopioj de kelkaj tre famaj konstruaĵoj. Blinduloj ĝojas pro tiu ebleco, sed ankaŭ vidantoj spertas la feliĉon povi karesi la plej amatajn verkaĵojn.

91280607_MuseoomeroGrekasalono.jpg.32b8d58b4b58f1f99e3d1c36944dee27.jpgSalono de la Grekoj en Muzeo Homero

La muzeo enhavas ĉirkaŭ 300 artverkojn. Troviĝas priskriboj en brajlo kaj en pligrandigita skribo. Per moveblaj ŝtuparetoj vizitantoj povas tuŝe esplori ankaŭ la pli altajn partojn de la artverkoj.

La muzeo posedas ankaŭ arĥeologiajn restaĵojn. Oni prezentas kelkajn aspektojn de la ĉiutaga vivo ekde la plej antikva prahistorio ĝis la romia tempo. Vizitantoj povos sperti “salton tra la tempo”, ĝuante tiujn objektojn (aŭ modernajn kopiojn) ne nur tuŝe, sed ankaŭ kun samtempaj sonoj kaj odoroj.

En 2018 la muzeo ricevis 35 mil vizitantojn. Por pli da informoj vizitu ĝian retejon en la itala, la angla kaj en Esperanto.

Aldo Grassini
 

  • Ŝati 2
  • Ami 2

Aldo Grassini estas itala esperantisto, eksprezidanto de Itala Esperanto-Federacio, kaj fondinto, kune kun sia edzino Daniela, de muzeo Homero. Ĉar li mem estas blinda, la tutan vivon li dediĉis sin al defendado de la rajtoj de blinduloj kaj de handikapuloj ĝenerale. Li estas emerita instruisto pri historio kaj filozofio en mezgradaj lernejoj, kaj tri fojojn li estis elektita al la komunuma konsilantaro de sia urbo. 


 

  • antikva: malnovega.
  • arĥeologio: scienco pri la konstruaĵoj, arto kaj aliaj restaĵoj de la pratempo.

230293687_Areologio.jpg.58895894c91c23694b60c1200e0217e3.jpg                            Foto: Billwhittaker  CC BY-SA 3.0

  • blinda: sen la kapablo vidi.
  • brajlo: speciala skribsistemo por blinduloj, konsistanta el punktoj, kiuj elstaras de la paĝo.

Braille_closeup.jpg.bfdd842bec6723a9055dc285b50826a2.jpg                                   Foto: Lrcg2012  CC BY-SA 3.0

  • el-stara: staranta alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
  • karesi: delikate kaj ame tuŝi.
  • mez-epoko: historia periodo meze inter la tre malnovaj kaj modernaj tempoj. 
  • renesanco: “renaskiĝo”: nomo de historia periodo, kiam socio moderniĝas.
  • romia: rilata al la vasta regiono regata de la urbo Romo antaŭ multaj jarcentoj.
  • skulpti: krei artaĵon el ŝtono, ligno aŭ simila materialo.

sculptor-1791944_640.jpg.90bd16bc4603159744b9c9fb36f9c34e.jpg

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Estas Simoni ( aŭ Simone) Schumacher ( mi ne scias la literumado de ŝia nomo ) kiun voĉlegis la artikoleton kaj ne S-ro Roff.

Bonvolu korekti ĝin

Redaktite de scivolemo
  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 8 horoj, scivolemo diris:

Estas Simoni ( aŭ Simone) Schumacher ( mi ne scias la literumado de ŝia nomo ) kiun voĉlegis la artikoleton kaj ne S-ro Roff.

Bonvolu korekti ĝin

Pardonu pro la eraro, nun korektita.  Scivolemo pravis, la legadon faris nia elstara kunlaboranto Simone Schumacher.  

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.