Salti al enhavo

Verku rakonton pri la viruso!


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.

Pensu pri la nova kronviruso: kiel ĝi ŝanĝis vian vivon aŭ la mondon? Ĉu vi kapablus verki fikcian rakonton pri tio?

La Akademio Literatura de Esperanto (ALE) invitas vin verki rakonton pri tiu temo por la Interkultura Novelo-konkurso (INK).  La temo de la konkurso estas: “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin”.

Via rakonto povus okazi en la pasinto (dum la unuaj – kelkfoje frenezaj – monatoj de la pandemio), nuntempe (kiam pandemio iĝis preskaŭ kutima afero de la vivo) aŭ en la estonto (post jaroj, jardekoj aŭ eĉ pli… kia estos nia mondo?)

La temo de la konkurso estis elektita post reta publika voĉdonado organizata de la Loka Kongresa Komitato (LKK) de la neokazinta Universala Kongreso en Montrealo. La prezenton de la konkurso kaj ties regularon oni povas trovi ĉe la retejo de ALE.
 
La teksto-proponoj devas havi ne pli ol 12 000 litersignojn (proksimume 6 paĝojn). Ne estas minimuma longeco. Sendu vian tekston ĝis la 20-a de junio 2021 per la speciala sendo-formularo de la konkurso, trovebla ĉe ALE.

Proponoj devas nepre esti en Esperanto kaj neniam antaŭe publikigitaj, tamen ili ne nepre devas esti originale verkitaj en Esperanto. Tradukaĵoj el aliaj lingvoj estos bonvenaj. Tial la konkurso povus esti interesa okazo por aranĝi kunlaboron kun neesperantistaj verkistoj.

Interkultura ĵurio elektos la gajnantajn novelojn. La gajnintoj estos anoncitaj dum la 107-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio en Montrealo en 2022. La 1-a, 2-a kaj 3-a premioj estos respektive 500, 300 kaj 200 eŭroj.

La temo de la konkurso estis prezentita de d-ro José Antonio Vergara el Ĉilio dum la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto 2020. Li estas fakulo pri epidemio-scienco kaj publika sano, kaj tial kapablas tre interese diskuti tiun temon. Eblas spekti lian prezenton ĉi tie.

INK estas organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kun subteno de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Komisiono pri Belartaj Konkursoj. 

  • Ŝati 4
  • Ami 1

 

  • akademio: asocio de verkistoj, artistoj, sciencistoj aŭ simile, kiuj renkontiĝas por interŝanĝi ideojn.
  • belarto: ĉiu el la artoj, kiuj celas belecon, ekzemple literaturo, muziko, pentrado, danco kaj tiel plu.
  • epidemio: malsano, kiu facile moviĝas de unu homo al alia kaj atakas samtempe multajn homojn en la sama regiono.
  • eŭro (€): la mon-unuo uzata en multaj eŭropaj landoj.

1304307983_Eropx..jpg.08401efef244fccbaec8c44ebc38e24f.jpg

  • festivalo: granda festa kunveno ofte kun aparta temo, ekz. pri arto, filmo, muziko aŭ simile.
  • fikcia: imagata, ne reala.
  • formularo: dokumento, en kiun oni skribas la necesajn detalojn por fari peton aŭ sendi informojn. 

Formularo.jpg.c813d028bcabdc24f9a2940702d8b207.jpg

  • inaŭguro: malferma kunveno de kongreso; komenco aŭ malfermo de io nova.
  • ĵurio: grupo de homoj ĉe juĝejo, kiuj devas kune decidi, ĉu homo kulpas pri misfaro; grupo de homoj, kiuj aljuĝas premiojn en konkurso.
  • komisiono: malgranda grupo formita interne de pli granda organizaĵo kun la celo plenumi difinitan taskon.
  • komitato: grupo de personoj elektitaj por fari organizajn taskojn; gvidantaro de asocio.
  • KOVIM-19: tre serioza malsano disvastiĝanta tra la tuta mondo en la jaro 2020.
  • kronviruso: tre malgranda kaj nevidebla portanto de serioza malsano disvastiĝanta tra la tuta mondo en la jaro 2020.

522018978_Kronvirusopx..jpg.41296d9bfdc6cc9ec8f2a8f54b988541.jpg

  • minimuma: la plej malgranda.
  • novelo: mallonga literatura (sed ne poezia) verko.
  • pandemio: tutmonda malsano.
  • proksimume: ne precize, ĉirkaŭ, pli-malpli.
  • respektive: rilata al nur unu el la priparolataj aferoj.
  • spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
  • sub-teno: helpo al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.