Salti al enhavo

Venu kaj Ekparolu!


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Por ĉiu lingvolernanto tre grava afero estas ne nur lerni gramatikaĵojn kaj novajn vortojn, sed ankaŭ uzi ilin en la praktiko. Nuntempe multaj lernas Esperanton per retaj kursoj hejme, solaj, sed ili ne havas eblon paroli kaj uzi la lingvon. Plej ofte tiuj lernantoj timas ekparoli kaj ne povas ĝui la utilon de Esperanto en komunikado. 

Ekparolu! estas programo, per kiu lernantoj de Esperanto povas ricevi senpagan helpon. Ili renkontas skajpe spertajn esperantistojn, kiuj helpas ilin per demandoj, kaj kuraĝigas ilin paroli. Ni nomas la helpantojn onkloj kaj onklinoj, la lernantojn nevoj kaj nevinoj, ĉar la etoso estas familia kaj amika. Eblas aliĝi al Ekparolu! ĉe la retpaĝo edukado.net.

La programo havis jam ĉ. 200 genevojn, kun kiuj laboris 60 geonkloj. 

Ĝenerale la genevoj ricevas 10 senpagajn parol-sesiojn, sed ofte ili petas pli da lecionoj, do, 20, 30, kelkfoje eĉ 50. Ni donas plusajn lecionojn por tiuj, kiuj poste deziras trapasi la KER-ekzamenojn

Ĉi tie vi povas vidi, kiuj finis jam siajn studojn ĉe nia programo.

Ni rimarkis, ke la genevoj kaj geonkloj ofte fariĝas geamikoj kaj daŭrigas la kontakton ekster la programo, telefonas inter si, eĉ vizitas unu la alian dum vojaĝoj. 

Edukado.net eĉ post la studoj helpas la eks-genevojn, kiuj povos uzi la instrumaterialojn kaj ekzercojn de la paĝaro. Jen estas filmeto, en kiu eks-genevoj parolas pri siaj spertoj.

Ĉu ankaŭ vi deziras aliĝi kaj ekzerci la paroladon kun ni? 

Por partopreni la programon vi devas membriĝi ĉe edukado.net kaj aliĝi al la programo Ekparolu!

Post sukcesa solvado de testoj vi fariĝos nevo aŭ nevino kaj tuj povos konversacii kun geonkloj el kvardek landoj kaj ĉiuj kontinentoj

Do, ne atendu longe, simple Ekparolu! 

Katalin Kovats
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 5
  • Ami 1
  • Dankon 1

Katalin Kováts estas hungarino loĝanta en Nederlando kun sia franca edzo. Hejme ili parolas nur en Esperanto. Jam de 20 jaroj ili gvidas la paroligajn kursojn dum la Universalaj Kongresoj. Katalin fondis kaj redaktas la retejon por instruantoj de Esperanto (www.edukado.net), organizas la KER-ekzamenojn, elpensis kaj gvidas la programon Ekparolu!, verkis multajn artikolojn kaj kelkajn librojn. 


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • ĉ. = ĉirkaŭ
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • kontinento: Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas kontinentoj.
  • konversacii: agrable interparoli.

Konversacio.jpg.8f3e772dcf7c3799d9cbb8a6093bce4a.jpg

  • sesio: kunsida periodo; difinita serio de kunsidoj.
  • skajpo: programo por interparoli voĉe kaj vide per Interreto.

163617823_Skajpopx..jpg.8435389bc2cb0234e52ef7f9e06c065e.jpg

  • testo: metodo, kiun oni uzas por kontroli sciojn, kapablon, taŭgecon.
  • tra-pasi ekzamenon: ekzameniĝi. 

1983166569_Ekzamenopubl..jpg.8212dae936b3fba3d6a299c64a4ce3dc.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

antaŭ 2 horoj, Alessandro Vanich diris:

Mi studas Esperanton per interreto, mi ne havas esperantistojn por paroli aux auxskulti. Tio programo estas tre utila.

Bonege. Do, ĝuu la programon kaj ekparolu!

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.