Salti al enhavo

Rekono de uea.facila


 Diskonigi

Mi ĝojas anonci, ke la 15-an de decembro, en Zamenhof-tago, oni elektis min Esperantisto de la jaro. Tio estas granda honoro por mi persone, sed pli grave, ĝi estas rekono por nia retejo uea.facila. Tial mi konsideras ĝin honoro ne nur por mi mem sed por la tuta retejo kaj ĉiuj kunlaborantoj.

Nia retejo uea.facila ne ekzistus sen partopreno kaj kunlaborado de tuta grupo da homoj. En la frua periodo, kiam uea.facila estis nur ideo en mia menso, tre grava estis la helpo kaj kuraĝigo de Emilio Cid el Brazilo, kiu tiam estis estrarano de UEA. La titolstrio de la retejo estis kreita de Joŝito Haŝimoto el Japanujo.

Poste venis mesaĝo de Tim Owen el Britujo. Sen mia peto li proponis, ke li mem kreos por ĝi modernan retejon. Ĝis tiam mi intencis uzi unu el la senpagaj modeloj troveblaj en Interreto, sed anstataŭe Tim kreis por ni propran retejon pli taŭgan por niaj bezonoj. Li ankoraŭ tre aktive kunlaboras, ĝisdatigante la retejon kaj solvante problemojn.

Mallonge post ekapero de la retejo, skribis al mi Derek Roff el Usono, kun la propono aldoni voĉlegadon de la tekstoj. Mi mem ne havis tiun ideon, kaj se vi rerigardos la plej malnovajn afiŝojn, vi rimarkos, ke ili ne havas sondosieron. Nur post la unua monato komencis aperi la unuaj voĉlegitaj tekstoj. Derek starigis tutan reton da kunlaborantoj, kiujn mi ne nomos unuope, sed ankaŭ ili grave kontribuas al la sukceso de la retejo. Derek daŭre organizas voĉlegadon de la tekstoj.

Alia grava kunlaboranto estas Judit Felszeghy el Hungarujo, kiu ĉiusemajne spektas amason da filmetoj por trovi taŭgajn filmetojn por la uzantoj de uea.facila. Centoj da Esperantaj filmetoj estas troveblaj en la reto, sed ne ĉiuj estas taŭgaj por lernantoj, kaj bedaŭrinde multaj enhavas lingvajn erarojn. Do ŝi devas ĉiusemajne trovi filmeton sufiĉe facile kompreneblan, kaj laŭeble sen eraroj.

Tre frue mi ricevis de Jean-Claude Roy el Francujo korektojn kaj atentigojn pri miskompreneblaj frazoj. Do estis natura afero, ke mi tre baldaŭ petis lin regule kontroli la tekstojn antaŭ la aperigo.

En Facebook mi legis rekomendon pri facilaj libroj taŭgaj por lernantoj. Ĝi estis verkita de itala esperantisto loĝanta en Britujo, Maurizio Giacometto. Vidinte tion, mi petis lin ĉiumonate verki artikolon pri tio por nia rubriko Libroservo, kaj tion li regule faras. 

Ĉu vi rimarkis, ke la ĉefbildo de la artikoloj fariĝis pli belaj kaj pli artismaj? Antaŭe mi faris ilin mem, sed de du monatoj ni havas novan kunlaboranton Fabiano Corsetti, kiu faras pli belajn ĉefbildojn ol mi kapablis fari! 

Necesas mencii ankaŭ la gravan kontribuon de fondaĵo ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu jam du fojojn donis al ni financan helpon por la kostoj starigi kaj prizorgi la retejon.

Kaj kompreneble ni ne forgesu ankaŭ ĉiujn homojn, kiuj verkis artikolojn, komentojn, sin-prezentojn kaj raportojn por uea.facila dum la pasinta jaro! 

Kiel vi vidas, ne eblas funkciigi retejon sen la konstanta kunlaborado de amaso da homoj!

                                                          Anna Löwenstein
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 2
  • Ami 8
  • Dankon 1

Anna Löwenstein estas redaktoro de uea.facila, kaj ankaŭ verkinto de du romanoj en Esperanto. Ŝi estas brita, kaj loĝas en Londono.


  • estrarano: membro de la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo.
  • financa: rilata al monaj rimedoj de organizaĵo aŭ de homo, aŭ al la stato de la enspezoj kaj elspezoj.
  • honoro: signo de respekto pro la gravaj aferoj, kiujn iu homo faris aŭ faras.
  • mencii: diri kelkajn vortojn pri io aŭ iu.
  • modelo: objekto farita por esti imitata.
  • rekono: la ago akcepti ion kiel validan aŭ valoran.
  • spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
  • titol-strio: la parto de la antaŭa kovrilo de gazeto, kie staras ĝia nomo; simila loko en la hejmpaĝo de retejo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Gratulon Anna !

Mi dankas vin kaj aliajn kontribuantojn por la belega retejo.

Ĝi estas tre bona loko por malkovri Esperantujon kaj ankaŭ por progresi en la lingvolernado !

 

 

 

  • Ŝati 3
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.