Salti al enhavo

Publika parolado: superi la reziston


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Leandro Abrahão.

Iam oni demandis al la usona prezidanto Woodrow Wilson, kiom da tempo li bezonas por prepari paroladon. Li respondis: Tio dependas de ĝia longeco. Se ĝi daŭros dek minutojn, mi bezonos almenaŭ du semajnojn por prepari ĝin; se ĝi daŭros duonhoron, mi bezonos unu semajnon. Tamen, se mi rajtos paroladi tiel longe, kiel mi deziros, mi ne bezonos ion ajn prepari. Mi jam estos preta.1

La respondo de Wilson komprenigas, ke tempolimigo postulas koncizon. Ju malpli da tempo oni disponas, des pli granda estas la tasko igi ĉiun vorton valori. Laŭ mia sperto, post nepreparita parolado oni ofte ne estas kontenta. Oni bedaŭras, ke oni forgesis gravan informon, aŭ donis tro da tempo al malgravaĵoj.

Kial oni ne preparas sin antaŭ parolado? La plej ofta kaŭzo estas nescio, kiel fari tion. Sed ekzistas ankaŭ alia, multe pli klariga kaj profunda kaŭzo, nome rezisto.

La celo de prelego estas transdoni ideon, manieron rigardi la mondon... manieron, kiu tuŝos la vivon mem de la aŭskultantaro. Ĝi estas mensa bildo, bela kaj potenca (tiel ĝi ŝajnas al vi), kiu prezentiĝas tute klare kaj kolore. Tamen, ĝis vi trovos taŭgan manieron por vortigi ĝin, ĝi restos bildo en via kapo, eĉ se klara kaj kolora.

Vortigo postulas mensan penon trovi la taŭgajn vortojn por bildigo de la ideo al aliuloj. Jen ekestas rezistemo. Kial fari al si la penon meti tiun vastan ideon en mallarĝan kadron? Kial produkti ion, kio ne bone prezentus tiun ideon, eĉ misformus ĝin?

La ideon vi prezentu al vi ne kiel ion perfektan, netuŝendan, sed kiel krudaĵon. Tuŝi ĝin ne signifas deformi ĝin, sed forĝi ĝin. Metalo restas metalo post fando.

Preparo signifas la klopodon antaŭe vortigi vian ideon, t.e. la klopodo forĝi ion utilan el la ideo, kiun vi deziras diskonigi, ion utilan al via aŭskultantaro. Iufoje vi sukcesos produkti kaj transdoni ion malgrandan, nur parteton de la tuto.

Ne ĉiam vi povos prepari vin por prelegi, sed ĉiam eblas paroli laŭ certa strukturo (sed tio estas alia temo).  Kaj tamen, ne diru: “Mi preferas paroli el mia koro”.  Tiu frazo povus esti maniero por pravigi vian nescion aŭ rezistemon kontraŭ bona preparado.

Viaj aŭskultantoj donas al vi la plej valoran aferon, kiun ili havas: la propran tempon. Prepari vin signifas montri respekton pri tiu tre grava donaco, kiun ili donas al vi. Kaj via kaj ilia tempo valoras tion, ĉu ne?

Leandro Abrahão

_____________________

1 Citaĵo el la libro TED Talks: The Official TED Guide to Public Speaking

  • Ŝati 2
  • Ami 2
  • Dankon 1

Leandro Abrahão estas brazila esperantisto, fakulo pri TED-stilaj (mallongaj) prelegoj. En Telegramo li gvidas grupon pri parolarto. Li helpas kunorganizi la Oratoran Konkurson kadre de la Virtuala Kongreso de UEA.


  • citi: skribe aŭ parole ripeti vorton, frazon aŭ tekston el la verko aŭ parolado de alia homo.
  • disponi: havi ion aŭ iun por uzi laŭ sia volo.
  • fandi: varmigi materialon, ekzemple metalon, ĝis ĝi moliĝas kaj fluas kiel akvo.

163655394_Fandipx..jpg.45cd976de1823894c6529cdfbbbff248.jpg

  • forĝi: prilabori metalon per fajro kaj frapado.

1188114075_Foripx..jpg.aa00a57c6a1d2ebeb41576f51da7bd55.jpg

  • ju...des...:  la du vortoj kune montras, ke dum la unua afero ŝanĝas sian valoron, ankaŭ la alia ŝanĝas sian valoron samtempe.
  • konciza: mallonga, sen nenecesaj vortoj.
  • kruda: en natura stato antaŭ prilaborado, preparado aŭ kuirado.
  • potenca: tre forta, kun la kapablo regi aliajn homojn aŭ objektojn kaj devigi ilin obei.
  • rezisto: kontraŭstaro.
  • strukturo: la maniero, en kiu estas aranĝitaj kaj kunmetitaj la diversaj partoj de iu konstruo, maŝino, verko aŭ alia afero. 
  • t.e.: tio estas.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.