Salti al enhavo

Plur-lingva festivalo por la paco


 Diskonigi

Festivalo por la paco organizata de Unesko okazos en Tolosa (Hispanujo) la 19an de septembro 2020 (do post unu jaro). La laborlingvoj de tiu festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto.

Dum la festivalo estos projekciataj filmetoj de ĥoroj tra la mondo, kantantaj por la paco en la plej diversaj lingvoj. La tekstoj de tiuj kantoj devos esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj: franca, angla, hispana aŭ Esperanto.

Se vi konas ĥoron, kiu povus realigi tian 3-minutan filmeton de kanto por la paco, en iu ajn lingvo (kun traduko de la teksto al Esperanto) aŭ rekte en Esperanto, kontaktu François Lo Jacomo.
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 1

  • projekcii: sendi filmon aŭ alian luman bildon sur ekranon.

Projekcii.jpg.a5bfdcfcac0a3736bc05754433a3799b.jpg          Foto: Paul Keller  CC BY-SA 2.0

  • ĥoro: grupo da homoj, kiuj kantas kune unu-sone aŭ plur-voĉe. 

czech-republic-92452_640.jpg.c7d8a0f52b64af267d67e632294015f4.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ĵus alvenis memorigo de la organizanto François Lo Jacomo. Li skribis: "La limdato por aliĝi estas konfirmita je la 31a de januaro, do post malpli ol unu semajno. Principe ĉiuj aliĝintoj estas akceptitaj, kaj pli ol dek korusoj inter vi ja bonorde aliĝis, do ne temas pri konkurso." Aliflanke,  la limdato por sendado de la filmetoj estas la 15a de majo. Skribu rekte al li por pli da informoj, ĉe francois@lojacomo.eu.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.