Salti al enhavo

Nova retejo por novaj esperantistoj


 Diskonigi

Bonvenon al uea.facila, la nova retejo de UEA.

En ĉi tiu retejo vi trovos informojn kaj novaĵojn pri la Esperanto-movado. La artikoloj estas mallongaj kaj facile legeblaj por helpi homojn, kiuj nun lernas la lingvon. Sed espereble ankaŭ pli spertaj esperantistoj trovos ilin interesaj!

Ni deziras, ke la informoj en ĉi tiu retejo vojaĝu ne nur en unu direkto. Tial ni invitas niajn legantojn mem kontribui. Vi povos aldoni viajn komentojn sub artikoloj, kaj esprimi vian opinion pri la filmetoj prezentataj en la rubriko Filmetoj.

Kiuj estas niaj legantoj? Prezentu vin mem en la rubriko Niaj legantoj. Vi trovos pli da informoj pri tiu rubriko ĉi tie.

Ĉu vi kaj aliaj esperantistoj el via urbo aŭ regiono organizis renkontiĝon aŭ kunvenon? Ĉu formiĝis nova grupo? Sendu mallongan informon kaj foton de la okazaĵo al la rubriko Loke.

Nun vi komprenas, kiaj informoj kaj artikoloj aperos en ĉi tiu retejo. Ni invitas vin legi, mem kontribui, kaj ĝui.

Anna Löwenstein
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 6
  • Ami 4

Anna Löwenstein estas redaktoro de uea.facila, kaj ankaŭ verkinto de du romanoj en Esperanto. Ŝi estas brita, kaj loĝas en Londono.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Gratulojn pro la bonega retejo! Mi intencis ĉi-jare restarigi en reta formato mian revuon "AmUzE", kiu naskiĝis antaŭ 20 jaroj, sed tre mallonge vivis pro financaj kialoj. Ĝia slogano estis: "Bunta, facil-stila, distra kaj utila"- mi vidas, ke tiu ĉi retejo faras preskaŭ ĉion, kion mi mem deziris fari. Do verŝajne mi repripensos miajn planojn kaj kreos ion alian.

Kaj dume mi uzos kaj vaste rekomendos la facilan retejon! :classic_smile: Dum nia sekva monata kunveno en Sofio mi prezentos ĝin. Aŭ, estus pli bones se iu el la kunlaborantoj pretus mem prezenti ĝin per skajpo. Temas pri la 19a de februaro, je la 12a horo laŭ UTC. Kiu ŝatus gasti al ni virtuale?

Sugesto al la manstrumantoj: Laŭ mi ege utilus, se estus unu paĝo, en kiu oni kolektu komentojn kaj sugestojn pri la retejo mem, ne pri apartaj artikoloj.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Bonega iniciato.
Komencantoj estas diversaj, inter ili estas ankaŭ homoj aĝaj kaj seriozaj sendepende de aĝo, do por ili ne konvenas revuo "Juna Amiko".
Tamen.
Ili ŝatas legi ne (nur) artikolojn, ja ankaŭ beletron: poemojn, nelongajn rakontojn. Ankaŭ tio devas esti en la retejo.
Hieraŭ mi diris la samon en fejsbuko, kaj nur alia persono indikis, ke tie estas du poemetoj de Liven Dek. Nun mi ne povas ilin retrovi el la hejmpaĝo.

Konkretan paĝon kun tiuj poemetoj mi legis, sed mi scivolas, ĉu legeblas aliaj beletraĵoj.
Do bonvolu modifi la serĉ-menuon, ke beletraĵoj estu facile troveblaj. Kaj certe, la beletraĵoj mem estu multaj.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Mariana skribis: "Kaj dume mi uzos kaj vaste rekomendos la facilan retejon! :classic_smile: Dum nia sekva monata kunveno en Sofio mi prezentos ĝin. Aŭ, estus pli bone, se iu el la kunlaborantoj pretus mem prezenti ĝin per skajpo. Temas pri la 19a de februaro, je la 12a horo laŭ UTC. Kiu ŝatus gasti al ni virtuale?"

Anna respondas:

Multajn dankojn pro via entuziasma kuraĝigo! Rilate al la skajpa prezento, bonvolu skribi al ni per "Kontakti nin", por ke ni interkonsentu.

vmel2001 skribis: "Hieraŭ mi diris la samon en fejsbuko, kaj nur alia persono indikis, ke tie estas du poemetoj de Liven Dek. Nun mi ne povas ilin retrovi el la hejmpaĝo."

Anna respondas: Tio okazis, ĉar por malfermi la retejon ni jam enmetis plurajn artikolojn, kaj tiu de Liven Dek aperis nur en la dua aŭ tria paĝo. Normale ne aperos tiom da novaj artikoloj samtempe, kaj la plej nova aperos en la hejmpaĝo, do estos pli facile videbla. Por trovi beletraĵojn, rigardu en la kategorio "Legaĵoj".

Kaj Mariana kaj vmel volas pli da beletraĵoj. Tio estas bona konsilo por la redaktoro!

 

Ligo al komento
share_externally

antaŭ 6 horoj, Anna diris:

Rilate al la skajpa prezento, bonvolu skribi al ni per "Kontakti nin", por ke ni interkonsentu.

Anticipan dankon, mi skribos tuj.

Ligo al komento
share_externally

Dankon ankaŭ de mi! Kaj dankon ankaŭ al la aliaj homoj, kiuj skribis al mi tre pozitive pri la nova retejo. (Kaj dankon, kompreneble, ankaŭ al tiuj homoj, kiuj kritikis kun utilaj sugestoj pri plibonigoj!)

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Multan dankon pro tiu valora retejo! Mi konsilas ĝin al miaj lernantoj. Mi kiel eble plej ofte uzas la Facililon por blogi en Esperanto. Tiu ilo ankaŭ estas tre valora. Ĉu ie ekzistas pli da klarigoj pri kiel oni kreis tiun liston da vortoj (ekzemple, kiel oni elektis tiun aŭ tiun vorton, kaj tiel plu) ?

Plian dankon,

Ligo al komento
share_externally

Dankon, Nelli, mi ĝojas, ke vi trovas la retejon utila! 

Citaĵo

Ĉu ie ekzistas pli da klarigoj pri kiel oni kreis tiun liston da vortoj (ekzemple, kiel oni elektis tiun aŭ tiun vorton, kaj tiel plu) ?

Tio estas interesa demando, tro ampleksa por rapide respondi en komento. Mi provos baldaŭ verki pri tio artikolon.

Rilate al Facililo ĝi estas tre utila ilo, sed atentu, ke foje ĝi akceptas vorton, kiu ne troviĝas en la listo, ĉar ĝiaj elementoj ŝajnas esti akcepteblaj. Ekzemple en la artikolo pri Gerda malaperis Facililo senprobleme akceptis la vorton "mistero". Evidente ĝi vidis la elementojn mis+ter+o, kiuj estas en ordo laŭ la listo. Tamen la plena vorto "mistero" ne troviĝas tie!

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.