Salti al enhavo

Moresnet


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Lanjo Mejo.

De 1816 (post la tiel nomata Kongreso de Vieno) ĝis 1919 (post la Unua Mondmilito) Neŭtrala Moresnet estis sendependa kvazaŭ-landeto inter la nunaj Belgio kaj Germanio. Ĉar tiuj du landoj ne atingis konsenton pri ĝia laŭleĝa posedanto, oni decidis konsideri ĝin neŭtrala loko. 

Komence multaj el la loĝantoj laboris en minejo sed tio ĉesis funkcii en 1885. Tiam komenciĝis la plej interesa parto de ĝia historio kaj ankaŭ ĝia rilato al Esperanto. Fakte, kelkajn jarojn antaŭ la Unua Mondmilito oni proponis, ke ĝi fariĝu la unua Esperanto-ŝtat(et)o en la mondo. La iniciatinto de la projekto estis la esperantisto kaj kuracisto Wilhelm Molly. Dua grava homo estis Gustave Roy. Ilia projekto por Moresnet nomiĝis Amikejo. La ŝtateto havis Esperantan himnon, kaj en 1908 multaj internaciaj gazetoj parolis pri ĝi. Tamen neniu alia lando (certe nek Belgio nek Germanio) subtenis ĝin. Kvankam mankis konsento, ke ĝi estu sendependa ŝtato, dum pluraj jaroj la loĝantoj daŭrigis trankvile sian vivon, inkluzive de interesa agado per kaj por Esperanto.

Dum la Unua Mondmilito tiun regionon okupis Germanio, kaj per la postmilita Traktato de Versajlo oni decidis ke ĝi apartenos al Belgio. Denove dum la Dua Mondmilito Germanio okupis ĝin kaj denove poste Belgio reakiris ĝin. Hodiaŭ ĝi estas konata kiel Kelmis / La Calamine kaj tie ankoraŭ estas troveblaj pluraj spuroj pri Amikejo.

Bedaŭrinde tiu historio estas malmulte konata en Esperantujo. Certe estas homoj, kiuj konas ĝin, sed miaopinie ili estas malplimulto. Tiurilate, kelkaj informoj eble surprizos la legantojn. Ekzemple, en 1908 ĉirkaŭ 3,5% el la loĝantaro (140 homoj) kredeble kapablis paroli la internacian lingvon. 

Kio estus okazinta, se ne ekzistus la Unua Mondmilito? Ĉu tiu malgranda regiono estus sukcesinta daŭre vivi kiel sendependa Esperanto-landeto? Ĉu tio helpus Esperanton fariĝi pli grava kiel internacia lingvo? Ni neniam scios.

Gravas laŭ mi informiĝi pri tiu historio, koni ĝiajn detalojn kaj instrui pri ili. Tiurilate ekzistas mallonga romano Zink, verkita nederlandlingve de David van Reybrouck, tradukita en Esperanton de Piet Buijnsters kaj eldonita de Internacia Esperanto-Instituto en 2017. Ankaŭ ekzistas sep-minuta filmeto en Jutubo pri Amikejo en Esperanto.

Tio, kio plej frapas min persone pri tiu historio, estas la memfido kaj mensa forto de ĝiaj iniciatintoj. Ankaŭ aliaj gravuloj realigis same frenezajn kaj ŝajne nefareblajn projektojn, inkluzive de la kreinto de alia eta Esperanto-lando (la Esperanta Respubliko de la Insulo de la Rozoj) kaj kompreneble ankaŭ L.L. Zamenhof.

Javier Alcalde

Aperas en uea.facila artikolo pri tiu alia eta ŝtato, kie oni uzis Esperanton: la Insulo de la Rozoj. Legu ĝin ĉi tie.

  • Ŝati 3
  • Dankon 3

Javier Alcalde (Barcelono, 1978) doktoriĝis pri politikaj sciencoj. Li instruas pri internaciaj rilatoj, kaj esploras interalie pri la socia historio de la Esperanto-movado.


  • akiri: ekhavi.
  • Esperantujo: la Esperanta mondo.
  • himno: kanto, en kiu oni esprimas respekton kaj amon al iu idealo, aŭ al Dio.
  • iniciatinto: la unua homo, kiu proponis aŭ faris ion.
  • inkluzive de: enhavante en si.
  • instituto: organizaĵo kun aparta celo, okupiĝanta kutime pri scienco, edukado aŭ iu profesio.
  • Jutubo (YouTube): populara retejo por alŝuto kaj rigardado de filmetoj.
  • mino: loko sub la tero, kie oni elfosas metalojn kaj aliajn valoraĵojn.

minejo.jpg.da3f9c959ffa274e881075afc98f853a.jpg                                                                      Foto: Wikimedia/TripodStories- AB CC BY-SA 4.0

  • respubliko: ŝtato, kies estro ne estas reĝo, sed homo elektita de la popolo.
  • spuro: postsigno, piedsigno.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • surprizi: mirigi per subita kaj neatendita okazaĵo.
  • traktato: skriba interkonsento inter ŝtatoj.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.