Salti al enhavo

La Tago de Samarkando 2021


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Lanjo Mejo.

Samarkando! Jen urbo en Uzbekio pri kiu multaj homoj ŝatas pensi, memori, revi kaj paroli.

Baldaŭ venos signifoplena dato kaj festa okazaĵo por la urbo, la 18-a de oktobro – la Tago de Samarkando. La evento celas turni nian rigardon al la alloga belo, aparta aromo kaj mirindaj konstruaĵoj de la urbo, kiu aperas kiel Monda Heredaĵo en la listo de Unesko.

Ankaŭ la legantoj de uea.facila estas invitataj partopreni la Internaciajn Leter-tagojn "Vorto pri Samarkando 2021". Legu pli da informoj sube.

Tradicie, estas invitataj kontribui ĉiuj, por kiuj Samarkando estas pli ol nura urbo: por la homoj, kiuj pensas, ke ĝi estas vivanta memoro, emoci-plena historio, signifa malkovro, am-deklaro, renkontiĝejo kaj eĉ sorto. Ĉiuj, kiuj persone spertis la mirindecon de Samarkando en la realo, ĉu de malproksime, ĉu tuj apude, ĉu eĉ nur en siaj pensoj aŭ revoj, konservis neforviŝeblajn impresojn pri la grandioza historia heredaĵo kaj neordinara nuntempa kulturo de tiu mondfama urbo.

Eble por iuj, unu-nura vorto sufiĉos por esprimi la imagon pri Samarkando; iuj skribos personan leteron al “Romo de l’Oriento” aŭ verkos saluton en la formo de poemo, kanto, muziko, desegnaĵo, foto aŭ simile; aŭ per vortoj komunikos siajn bondezirojn aŭ revojn por la estonteco de la urbo… Kompreneble, ĉio dirota kaj verkota pliproksimigos nin unu al la alia, unuigos nin ĉirkaŭ la eternaj valoroj, pliigos niajn konojn, evoluigos spertojn, plifortigos pacon kaj plaĉan kunvivadon – ĉion, kio ebligis al Samarkando atingi sian nuntempan famon kaj por ĉiam eniri la historion.

VIA voĉo gravas! Bonvolu sendi viajn reagojn, gratulmesaĝojn kaj alispecajn tiutemajn kontribuojn kiel eble plej baldaŭ, prefere ĝis la 1-a de oktobro 2021, kvankam viaj salutoj dum iom da tempo estos akceptataj ankaŭ post tiu dato.

La plej interesaj kontribuaĵoj estos publikigitaj en nialanda gazetaro kaj en la venonta eldono de Konciza Enciklopedio de Eksterlanda Samarkandiana: Kulturo Unuiganta la Mondon. Ni danke informos pri alveno de ĈIU ricevita mesaĝo, kaj la raporto pri la evento estos sendita al ĈIUJ kontribuintoj.

Atendante vian baldaŭan reagon, ni antaŭdankas pro viaj afablaj helpo kaj kunlaboro.

Sanon al vi kaj bonfarton, pacon kaj trankvilon, vivoĝojon kaj kontenton, feliĉon kaj bonŝancon!

Sunplenajn bondezirojn el 2760-jara Samarkando sendas

Anatolij Ionesov 
 

  • Ŝati 2
  • Ami 1

Anatolij Ionesov estas fondinto kaj prizorganto de la enciklopedia projekto “Samarkandiana”
Uzbekujo.
 


  • aromo: delikata kaj agrabla odoro.
  • de l’: de la
  • enciklopedio: verko, kiel ekzemple Vikipedio, kiu enhavas en mallonga formo ĉion konatan pri unu aŭ pri ĉiuj fakoj de la homa scio.

185302039_Enciklopediopxb..jpg.656923cf26e9fb2409bee9d25119d8ba.jpg

  • eterna: daŭronta senfine.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • grandioza: forte trafanta pro sia grandeco aŭ pro aliaj okulfrapaj kvalitoj.
  • heredaĵo: tio, kion oni laŭleĝe trans-donas post sia morto al siaj gefiloj aŭ al aliaj homoj; tio, kion la nuntempaj homoj trans-donas al la homoj, kiuj vivos en la estonteco. 
  • impreso: efiko trafanta la sentumojn, la menson aŭ la emociojn.
  • konciza: mallonga, sen nenecesaj vortoj.
  • reago: tio kion oni faras, sentas aŭ pensas responde al situacio aŭ okazaĵo.
  • revo: imago de feliĉigaj, dezirataj aferoj.
  • Samarkandiana (ne-Esperanta vorto): informoj rilataj al la urbo Samarkando.
  • sorto: super-natura forto, kiu regas tion, kio okazos aŭ ne okazos en la homaj aferoj.
  • Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Jen mesaĝo (iom mallongigita) kiu alvenis de la verkinto, Anatolij Ionesov:

Citaĵo

 

Ni volus informi vin, ke la Internaciaj Letertagoj “Vorto pri Samarkando - 2021",
dediĉitaj al la Tago de la Urbo, plene sukcesis.  

Alvenis multnombraj gratulleteroj kaj aliaj materialoj el plej diversaj partoj de la terglobo.

Same kiel antaŭe, la letertaga projekto estis adresita ne nur al la Esperanto-komunumo, sed ankaŭ ekstermovaden.

Ankaŭ ĉi-foje pli ol duono de la kontribuintoj estis diverslandaj neesperantistoj. Inter ili estas konataj verkistoj, poetoj, sciencistoj, honoraj civitanoj de Samarkando...

Pluraj leteroj aperis en nialandaj paperaj kaj retaj periodaĵoj.

Ni refoje dankas pro via afabla partopreno kaj esperas je estonta kunlaboro.

Fartu bone kaj bonhumore!

Amikajn bondezirojn,
Anatolij Ionesov

 


 

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.