Salti al enhavo

La tago de la Esperanta libro


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Ĉu vi scias, ke la 15-a de decembro estas la Tago de la Esperanta libro?

Tiu tago por esperantistoj estas ankaŭ Zamenhof-tago, la dato kiam Zamenhof naskiĝis en 1859. Inter la unuaj artikoloj, kiuj aperis en uea.facila fine de 2018, estis artikolo pri la festado de Zamenhof-tago en Esperanto-kluboj ĉirkaŭ la mondo.

Por festi la Zamenhof-tagon, kiu estas ankaŭ la Tago de la Esperanta Libro, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponas tutmondan legadon, donante la elekton inter du malsamaj, sed same gravaj kaj signifoplenaj verkoj.

La unua estas la sprita poemaro La Stranga Butiko, verkita originale en Esperanto de Raymond Schwartz kaj eldonita en Parizo en decembro 1931. Kiel promesis ILEI en sia retejo: “Ĝi certe amuze ridetigos nin dum tiu ĉi malfacila tempo kaj esperigos nin pri pli bela estonto.” ILEI aldonas ankaŭ enkondukon, prenitan el Vikipedio. Eblas ankaŭ aŭskulti la poemojn, voĉlegitajn de Stano Marček.
 
La dua propono de ILEI estas la novelo Antimilitisto (1934), verkita originale en la ĉina de Lusin (Lu Xun), unu el la majstroj de la moderna ĉina literaturo kaj fervora esperantisto. (Li interalie tradukis al la ĉina la verkojn de la blinda poeto Eroŝenko.) Tiu ĉi novelo, inspirita de la homama kaj pacema pensado de la ĉina filozofo Mozio, certe multe pensigos nin. Enkonduko pri Lusin estis verkita de ĉina esperantisto, kiu nomas sin nur “ĉina samideano”. 

ILEI invitas vin legi ambaŭ verkojn aŭ ankaŭ nur parton de unu el ili, laŭ viaj intereso kaj deziro. Bonvole estu spirite kun ni dum tiu bela tago de komuna legado!

Jen la ligiloj al la du proponitaj verkoj kaj iliaj enkondukoj:

La stranga butiko
Enkonduko

Antimilitisto
Enkonduko
 


 

  • Ŝati 3

  • anti-militisto: homo, kiu estas kontraŭ milito.
  • blinda: sen la kapablo vidi.
  • butiko: vendejo.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • en-konduko: prezento komence de libro aŭ alia verko, kiu kvazaŭ “kondukas” la leganton internen.
  • fervora: kun tre forta, plen-kora interesiĝo pri iu afero, kiun oni penas prezenti ankaŭ al aliaj homoj.
  • filozofo: pensisto, amanto de saĝo.
  • inspiri: estigi, en la menso de alia homo, ideon por art-verko; estigi ideojn kaj pensojn en la menso de aliaj homoj.
  • majstro: persono lerta kaj sperta en iu fako, arto aŭ manlaboro. 
  • sam-ide-ano: homo kun la sama ideo, esperantisto.
  • sprita: povanta rapide elpensi kaj originale esprimi neatenditajn ideojn en amuza maniero.
  • vikipedio: kolekto de informaj artikoloj en Interreto, redaktata de la uzantoj mem.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.