Salti al enhavo

Internacia tago de la gepatra lingvo
21-a de februaro


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Karina Oliveira.

Unesko unue, kaj poste Unuiĝintaj Nacioj, deklaris la 21-an de februaro Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. La propono venis unue de la registaro de Bangladeŝo, ĉar tie en 1952 okazis granda manifestacio por protesti kontraŭ la forigo de la gepatra lingvo kaj ĝia anstataŭigo per la oficiala lingvo. Tiu manifestacio venis al sanga fino pro perforta agado de la polico. Tio estis terura okazaĵo, kiu montras la gravecon de la problemo por ordinaraj homoj. Imagu, ke morgaŭ matene via televido kaj la instruisto de viaj infanoj en la lernejo komencus paroli lingvon, kiun vi ne konas.

Universala Esperanto-Asocio (UEA) verkis deklaron por Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2023, kiun ĝi prezentis al Unuiĝintaj Nacioj. Ĉi tie ne aperas la precizaj vortoj de la deklaro, sed iom simpligita kaj mallongigita versio.

La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estis kreita por emfazi la gravecon de la gepatra lingvo en instruado en lernejoj. Infanoj lernas plej bone per lingvo kiun ili plene komprenas, sed tro ofte ili ricevas instruadon en alia lingvo, kiun ili pli malbone aŭ eĉ tute ne komprenas. Rezulte, ili malmulton lernas, perdas interesiĝon pri studado, kaj ne povas bone funkcii en la moderna mondo. Lastatempa studo de la Monda Banko konstatis, ke preskaŭ 37% (procentoj) de lernantoj en landoj de malalta aŭ meza enspezo estas instruata en lingvo, kiun ili ne komprenas. Lingvaj rajtoj kaj la rajto al edukado estas forte ligitaj.

Ni memorigas pri la tri principoj de Unesko rilate al lingvo kaj edukado: 
- Instruado en gepatraj lingvoj;
- Multlingva edukado en ĉiuj niveloj;
- Interkultura edukado.
Tiuj principoj celas samtempe konstrui altkvalitan edukadon kaj antaŭenigi pacajn sociojn kun plena respekto inter ties membroj. 

Kiel asocio, kiu laboras por la solvo de lingvaj problemoj en internaciaj rilatoj kaj faciligo de internacia komunikado, Universala Esperanto-Asocio aliĝas al la al-voko de Unesko, ke ĉiuj landoj favoru konservadon kaj protektadon de ĉiuj lingvoj uzataj de la popoloj de la mondo. Inter tiuj estas la indiĝenaj lingvoj, kiujn oni aparte atentas en la nuna Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj. Kompreneble ĝi ankaŭ memorigas pri la rolo de Esperanto, kiel neŭtrala lingvo por egaleca rilatado inter homoj kun malsamaj gepatraj lingvoj. En tiu kampo la internacia lingvo Esperanto funkcias kiel grava garantianto de ĉies lingvaj rajtoj ĉie en la tuta mondo.

Renato Corsetti
 

  • Ŝati 2
  • Ami 1

Renato Corsetti estas italo, profesie psiĥo-lingvisto, nuntempe loĝanta en Britujo. Li estas eksa prezidanto de TEJO kaj poste de UEA, kiu interesiĝas pri ĉiuj aspektoj de la Esperanto-movado. 


  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io. 
  • ĉies: de ĉiuj. 
  • deklari: publike sciigi.
  • emfazi: doni apartan gravecon al io, parolante pri ĝi per pli forta voĉo, aŭ alimaniere donante al ĝi pli da atento. 
  • favori: agi en maniero, kiu estas aparte helpa por iu afero, por ke ĝi sukcesu. 
  • garantianto: homo, kiu promesas, ke iu afero certe okazos, kaj kiu zorgas, ke ĝi okazu. 
  • indiĝena: rilata al la praloĝantoj de iu loko; rilate al popolo, kies antaŭuloj jam loĝis en iu loko, longe antaŭ ol alvenis la postaj homoj por loĝi tie. 
  • konstati: ekscii, eltrovi, aŭ rimarki ion kiel fakton aŭ kiel gravan informon. 
  • manifestacio: okazo, kiam amaso da homoj kuniĝas sur-strate por publike montri sian opinion, kutime pri socia aŭ politika afero. 

1303081393_Manifestaciopbl..jpg.d66ad2b1aa096c661f88c5341846df9a.jpg

  • oficiala: laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tiu afero.
  • per-forto: uzo de korpa forto por misuzi alian homon aŭ por devigi iun aŭ ion kontraŭ ties volo. 

Perforto.jpg.000e590a6b89ccb81d49d3daa62a42e5.jpg                                             Foto: Wikimedia/Yufifalato722 CC-SA 4.0

  • protektado: defendado kontraŭ danĝeroj. 
  • protesti: esprimi sian kontraŭstaron pri afero, kiun oni opinias nejusta aŭ neakceptebla.

104517127_Protestipx..png.c0bc25ddb3d87c1ee214bc1cb15116ef.png

  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton. 
  • rolo: tio, kion diras kaj faras aganto en teatraĵo aŭ filmo; la funkcio aŭ agado, kiun iu aŭ io devas plenumi. 
  • Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. 
  • versio: aparta formo de teksto/afero, kiu diferencas de aliaj formoj de tiu sama teksto/afero.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.