Salti al enhavo

Insulo de la Rozoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

En la jaro 1968 la homoj komencis paroli pri novaj ideoj, povo de la popolo, libereco por ĉiuj. En Italio, kiel tra tuta Eŭropo kaj la mondo, tiuj ideoj fariĝis realaj, konkretaj, foje eĉ ŝtonaj: en la Adriatika Maro, 12 kilometrojn for de la itala marbordo, kaj 500 metrojn ekster la itala teritoria limo, Giorgio Rosa konstruis sian liberan ejon, kiu havis la nomon Esperantista Respubliko de la Insulo de la Rozoj. Rozo estas ankaŭ la familia nomo de la konstruisto, tradukita el la itala.

Por montri ke la Insulo havas internacian celon, la lingvo de la malgranda (je 400 kvadrataj metroj) nacio estis Esperanto, sed la nacia kanto estis en la germana, el la verko de Wagner La fluganta nederlandano. La insula registaro presigis poŝtmarkojn en Esperanto, kaj la nacia koloro estis la verdo.

Neniu loĝis sur la insulo, sed okazis sur ĝi multaj dancofestoj, kaj multaj homoj vojaĝis al ĝi el la itala marbordo per malgrandaj ŝipoj. La insulo estis tre fama inter la turistoj. 

Malgraŭ la fakto ke la insulo estis ekster la italaj landlimoj, la itala registaro timis, ke la komercaj agadoj okazantaj sur la insulo ne pagos impostojn al la ŝtato. Tial la polico esploris, ĉar italoj devas respekti la naciajn leĝojn eĉ se ili estas en eksterlando; farante tion, tamen, la itala registaro montris, ke ĝi konsideras la Insulon aparta “ŝtato”. Sekvis mallonga jura batalo, kiun la Insulo malgajnis: la 11-an de februaro 1969 la polico malkonstruis la insulon.

Hodiaŭ restas malmultaj memoraĵoj de la mallonga vivo de la Respubliko: poŝtmarkoj kaj flagoj, kaj multaj paĝoj de la informfolioj de tiuj tagoj. La konstruisto, Giorgio Rosa, mortis antaŭ kelkaj jaroj, sed vidis sian laboron memorigita per pluraj libroj. En 2012 aperis romano verkita de la iama urbestro de Romo, Walter Veltroni. Ĝi estas bazita sur la historio de la Insulo, kaj enhavas kelkajn frazojn en Esperanto (ne ĉiuj estas ĝustaj).

En 2020 aperis bela filmo pri la Insulo, La nekredebla rakonto pri la Insulo de la Rozoj, kiu gajnis plurajn premiojn ĉe la du plej gravaj filmkonkursoj de Italio. La filmo estas spektebla en la kanalo Netflix en la itala kun subtekstoj en la angla kaj pluraj aliaj lingvoj.

La Insulo estis la plej konata “lando”, kiu havis Esperanton kiel propran lingvon. Alia estis la eta neŭtrala teritorio Moresnet. Ĝi nun apartenas al Belgio, sed de 1816 ĝis 1919 ĝi ekzistis kiel aparta teritorio inter Belgio kaj Germanio.

Norberto Saletti

Aperas en uea.facila artikolo pri tiu alia malgranda teritorio, kie oni parolis Esperanton: Moresnet. Legu ĝin ĉi tie.

  • Ŝati 5

Norberto Saletti estas itala esperantisto el Bolonjo; tre aktiva dum sia juna aĝo, li dum longa tempo ĉesis aktivi, sed revenis al la movado kaj nun redaktas informilon de Itala Esperanto-Federacio.


  • imposto: deviga pago de ŝtatanoj kiel kontribuo al la bezonoj de sia ŝtato aŭ urbo.
  • jura: rilata al la leĝaro de ŝtato.
  • kanalo: la vojo por dissendi la programojn de difinita radia, televida, aŭ reta organizaĵo.
  • registaro: grupo de homoj, kiuj regas ŝtaton.
  • respubliko: ŝtato, kies estro ne estas reĝo, sed homo elektita de la popolo.
  • spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
  • teritorio: regiono apartenanta al iu ŝtato aŭ popolo, kiu konsideras ĝin propra kaj defendas ĝin kontraŭ enveno de eksteruloj.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Tiu estas tre bona, interesa kaj inform-plena dokument-filmo.  La filmo de Netflix havas malpli da lernigaj celoj kaj certe havas pli romantikajn, ni diru preskaŭ 'holivudajn' ecojn. Ne ĉiam la faktoj okazis  en la realo kiel oni montras ilin en la filmo (ekz. Giorgio Rosa mem estis malplj juna ol oni montras lin en la filmo). Kaj la dokumento-filmo kaj la Netflix-filmo havas sian rolon kaj utilecon.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Jes, Rico, mi konsentas, ke la du filmoj havas malsamajn celojn. Mi tre ĝuis la filmon de Netflix, kiu estis interesa kaj amuza, kaj certe trafos pli da spektantoj ol la pli serioza dokumenta filmo. Sed la dokumenta filmo estas pli utila por montri tion, kio efektive okazis.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Mi malmodeste rekomendas mian filmo-recenzon prie, aperintan lastatempe en Kontakto kaj en Beletra Almanako.

Redaktite de Xavi Alcalde
erareto
  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.