Salti al enhavo

Faru la kvizon!


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Lanjo Mejo.

Vi estas invitata solvi mallongan kvizon por helpi la esploradon de Ella Gryf-Lowczowska, 23-jara studento ĉe la Universitato de Bristol en suda Anglujo. Ella verkas magistriĝan tezon pri la uzo de Esperanto por la evoluigo de algoritmoj kapablaj “lerni” gramatikon. Por tio ŝi bezonas, ke esperantistoj helpu per solvado de kvizo.

En la kvizo aperas frazoj, en kiuj mankas la gramatikaj finaĵoj ĉe iuj vortoj. La respondanto devas elekti la plej taŭgan finaĵon el mallonga listo. Necesas nur kvin ĝis dek minutoj por fari la kvizon.

Por respondi oni devas aliri la jenan ligilon (temas pri formularo ĉe Guglo). Ĉiuj respondoj estos anonimaj. Flueco en Esperanto ne estas necesa por respondi, nur baza kompreno pri la gramatiko kaj sistemo de vortofinaĵoj en Esperanto.

Multaj algoritmoj ŝajne “lernas” lingvojn per statistika kalkulado, do povus sukcese antaŭvidi la gramatikan finaĵon uzendan kun iu radiko post ripeta rigardado de similaj frazoj. Tamen ili ne povas apliki la subkomprenatajn gramatikajn regulojn al nesimilaj frazoj, kiujn ili ne jam renkontis antaŭe. Ili ne “komprenas” la lingvon kiel la homoj. La algoritmoj kreitaj de Ella celas “lerni” la gramatikajn regulojn de Esperanto. Ŝi uzos la homajn respondojn al kvizoj por kompari kaj taksi la sukcesan funkciadon de la algoritmoj.

Ella Gryf-Lowczowska magistriĝas pri komputila nervoscienco ĉe la Universitato de Bristol. UEA kunlaboras kun ŝi, kaj antaŭdankas pro la partopreno en la kvizo, kiu estas amuza kaj facila.

Fernando Maia Jr.
 

  • Ŝati 3

Fernando Maia estas brazila esperantisto, vicprezidanto de UEA. Li laboras kiel geologo kaj petrofizikisto en la nacia nafto-kompanio de Brazilo, Petrobras. 


  • algoritmo: serio de precizaj instrukcioj, uzata en komputado por solvi problemon. 
  • anonima: sen-noma, ne diskoniganta sian nomon.
  • apliki: uzi en la praktiko; uzi ion laŭ ties celo.
  • formularo: dokumento, en kiun oni skribas la necesajn detalojn por fari peton aŭ sendi informojn.

Formularo.jpg.ab9b27cac01259e23c1048d6ef8a67ae.jpg

  • Guglo (Google): komerca organizaĵo, kies plej fama servo estas samnoma interreta serĉilo.
  • kvizo: demandado pri diversaj scioj, plej ofte kun amuza celo.
  • magistriĝi: studi ĉe universitato pri iu specialaĵo post la baza nivelo.
  • nervo: fadenforma elektra ligilo en la korpo de homo aŭ besto.

172747176_Nervopx..png.067ce33766a8df76d7c3847937ab0a11.png

  • parto-preno: ĉeestado aŭ kunfarado en iu komuna aranĝo.
  • statistika: rilata al la scienco pri kolektado kaj studado de nombroj por montri informojn pri diversaj aferoj. 
  • taksi: provi difini la valoron aŭ kvanton de iu aŭ io.
  • tezo: detala, faka studaĵo prezentata de universitata studento.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Dankon pro via komento, Kato. Bedaŭrinde ne plu eblas fari ŝanĝojn al la enhavo de la Duolingo-kurso.

 

Ligo al komento
share_externally

Je 2022-4-2 at 13:57, Anna diris:

Dankon pro via komento, Kato. Bedaŭrinde ne plu eblas fari ŝanĝojn al la enhavo de la Duolingo-kurso.

 

Saluton, Anna. Mi nur volis diri, ke la frazoj estas amuzaj, kiel kelkaj frazoj de Duolingo. 

Parenteze, mi estas Raoul, via eksa studento. Mi elektis la nomon "kato", ĉar mi amegas katojn. 🙂

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.