Salti al enhavo

Ege malegala piedpilka ludo


 Diskonigi

Stadiono Robert-Bobin (Evry-Bondoufle, Francujo). Foto: Clio64 CC BY-SA 3.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Jean-Claude Roy.

Per lotado kelkfoje okazas neatendita rezulto. Ĝuste pro lotado okaze de la piedpilka Pokalo de Francujo, la fama franca piedpilka klubo Parizo SG (klubo de la ĉefurbo Parizo) ludos kontraŭ eta loka klubo, Linas-Montlhéry. Tiu estas la klubo de la du urbetoj Linas kaj Montlhéry, kiuj troviĝas sud-okcidente de Parizo. La matĉo okazos la 5-an de januaro, 2020.

La stadiono de Linas-Montlhéry estas tiom malgranda, ke la prezidanto de tiu klubo demandis, ĉu la piedpilka ludo povus okazi en la stadiono de Parizo SG. Tamen tio ne eblas pro alia matĉo okazonta tiuloke. Tial la renkontiĝo inter la du kluboj okazos nek en la stadiono de la eta klubo, nek en la pariza stadiono, sed en la stadiono de alia urbeto ekster Parizo, Bondoufle.

Ludanto de Linas-Montlhéry diris al franca ĵurnalo Le Parisien (La Parizano), ke la elekto de la stadiono povus helpi lian teamon. “Parizo SG kutimas ludi sur altkvalita piedpilkejo. Ni mem kutimas ludi sur piedpilkejo... malpli perfekta.”

Estas tre granda diferenco inter la kluboj Parizo SG kaj Linas-Montlhéry. La ĉefa malsameco estas, ke la ludistoj de Parizo SG estas profesiuloj, dum la ludantoj de Linas-Montlhéry estas amatoroj.

La gajnonta teamo progresos al la posta nivelo, en kiu ludos 32 teamoj. 

Basile Millet
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 5
  • Ami 1

Basile Millet estas franca esperantisto, studento pri historio kaj la angla literaturo. Liaj ŝatokupoj estas ŝako, sporto kaj internaciaj novaĵoj. Li volas agi kontraŭ la ega problemo de la klimat-ŝanĝiĝo.


  • amatoro: homo kiu praktikas sporton, arton aŭ similan agadon pro ŝato kaj plezuro, ne kiel profesiulo.
  • ĵurnalo: ĉiutaga gazeto. 

1934702952_urnalo.jpg.f6db4346d57e708ce88f8ab1c9f665be.jpg                                    Foto: Pensiero

  • loti: fari decidon surbaze de ŝanco, ekzemple per tirado de paperetoj el ĉapelo.
  • matĉo: sportludo inter du homoj aŭ du grupoj de homoj.
  • pokalo: valora taso el multekosta metalo, donata kiel premio al la venkinto de sporta konkurso.

1373533831_Pokalo-pxb..jpg.63e7043fe5d8bceda75312d2ec6de80e.jpg

  • stadiono: granda loko taŭge aranĝita por sportaj konkursoj, kun multaj vicoj de sidlokoj por la publiko.

531284257_Stadiono-pxb..jpg.9d49dca3147df45946158899be131322.jpg

  • teamo: grupo de kunludantoj en sporto aŭ ludo.

1588518599_Teamo-vkpd..thumb.jpg.9dd7ccdad0f53f2fc4bc9e7237d19169.jpg                                    Foto: So Jinsu  CC BY-SA 4.0 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.